Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 octobre 2019 1 14 /10 /octobre /2019 21:18
Keystone

14/10/2019

Bildo: la represio kontraŭ la manifestacioj kaj la alfrontiĝoj okazigis la morton de 7 personoj kaj 1 300 vunditojn. 

La ekvadora indiĝena movado ĉesigis sian mobilizadon. Dimanĉon 13an de oktobro, post pluraj horoj da interparolado kun la prezidento Lenin Moreno, tiu ĉi akceptis aboli la polemikan dekreton, kiu nuligis la subvenciojn de la karburaĵoj, kaj intertraktadi pri alia. La registaro esperas, ke tiu koncedo ebligos restarigon de trankvilo en la lando, damaĝita post 12 tagoj da perfortaj manifestacioj.

Ambaŭ partoj akordiĝis pri preparo de «nova dekreto, kiu nuligas la dekreton 883» pri la benzino, anoncis Arnaud Peral, reprezentanto en Ekvadoro de Unuiĝintaj Nacioj, kiu faciligis kune kun la Katolika eklezio, starigon de la interkonsento. «La aranĝoj aplikitaj en nia tuta teritorio estas nuligitaj», konfirmis Jaime Vargas, prezidanto de la Konfederacio de la indiĝenaj nacioj (CONAIE), kiu ĝojis pri la decido de la registaro intertraktadi novan dekreton, kiu provas fokusi la subvenciojn favore al la plej malriĉaj, precizigas Eric Samson, korespondanto en Kito.              

En la rangoj de la manifestaciantoj, ĝojkrioj salutis la anoncon de la restarigo de la subvencioj pri la karburaĵoj, interŝanĝe kontraŭ la fino de la indiĝena movado.

 

Laŭ Juan de la Cruz, la popolo fine venkis.

«Kelkfoje, kiam prezidento estas malbone konsilita de sia skipo, tiaj aferoj okazas. Danke al Dio, li retrovis la racion, kaj komprenis, ke ni elektis lin, kaj ke li submetiĝu al nia volo», li eksplikis. Post la intertraktadoj, la gvidanto de la "Konfederacio de la indiĝenaj nacioj" provis firmigi sian sukceson. «Ni estis viktimoj de torturoj fare de militistoj kaj polico. Tiu malobservado de la Homaj rajtoj estas sufiĉa kialo por postuli la demision de la ministro pri Internaj aferoj Maria Paula Romo, kaj de la ministro pri Defendo, la generalo Jarrín», deklaris Jaime Vargas.

Sed la prezidento Lenin Moreno respondis, ke tiaj ŝanĝoj estas je lia respondeco. Li ĝojis pri la reveno al paco, dum malmuntado de la vojbariloj komenciĝas en la lando, interalie en Kito, en la amazoniaj kaj andaj regionoj.     

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }