Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 octobre 2019 6 19 /10 /octobre /2019 21:28

19/10/2019

Preskaŭ ĉiuj metro-stacioj en Santiago estis atakitaj kaj dekoj inter ili estis tute detruitaj.

La ĉilia prezidento  Sebastian Pinera dekretis urĝan staton en Santiago, vendredon la 8an de oktobro, post tago da perforto kaj alfrontiĝoj dum protestado kontraŭ la prezaltigo de la metroo.

«Mi dekretis urĝan staton kaj tiucele nomumis la generalon de divizio Javier Iturriaga del Campo ĉekape de la nacia defendo, konforme kun la aranĝoj de nia leĝaro koncerne urĝan staton», deklaris la Ŝtatĉefo Sebastian Pinera en mesaĝo ĉe la registara palaco.

Tiuj aranĝoj estis anoncitaj ĉirkaŭ noktomezo, dum Santiago de Ĉilio estis dum la tuta tago scenejo de perfortaj alfrontiĝoj inter policistoj kaj manifestaciantoj, la plej tumultaj de antaŭ pluraj jaroj, kiuj devigis la aŭtoritatojn blokadi ĉiujn metro-staciojn. La generalo Javier Iturriaga deklaris, ke la armeo efektivigos patrolojn en la precipaj kvartaloj de la ĉefurbo, sed ne trudos elirmalpermeson.

«Nuntempe, ni limigos nenian individuan liberecon», li asertis. La urĝa stato estas ĝis nun devigita por daŭro de 15 tagoj.  

 

Pli ol 180 arestadoj 

La prezoj de la metro-bileto pasis de 800 al 830 pesoj (1,04 eŭro) dum homamasaj horoj, post unua plialtigo je 20 pesoj pasintan januaron. Alvokoj uzi la trajnojn sebilete unue cirkulis, tiam kelkaj manifestaciantoj atakis preskaŭ ĉiujn 164 staciojn, kie multaj bariloj kaj turnpordoj estis detruitaj. «La tuta transporto-reto estas fermita pro la tumultoj kaj detruoj, kiuj malhelpas la minimumajn sekurecajn kondiĉojn por la pasaĝeroj kaj la laboristoj», anoncis en Tvitero la administracianto de la metroo.

Almenaŭ 16 busoj estis incendiitaj kaj dek metro-stacioj tute detruitaj, laŭ la aŭtoritatoj. Noktiĝante la alfrontiĝoj multobliĝis. La konstruaĵo de la elektro-kompanio kaj kontoro de Banco Chile, ambaŭ situantaj en la urbo-centro estis incendiitaj. Ankaŭ superbazaro tute proksime estis prirabita kaj pluraj metro-stacioj estis atakitaj per brulboteloj. Antaŭtage 133 personoj jam estis arestitaj pro damaĝoj en la metro-stacioj, kie la damaĝoj sumas laŭ la administracianto de 400 ĝis 500 milionoj da pesoj (630 000 eŭroj). La polico menciis almenaŭ 180 arestadojn kaj 57 vunditojn post la nokto de vendredo.        

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }