Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 octobre 2019 1 21 /10 /octobre /2019 21:35
FOTO:: AFP

21/10/2019

Bildo: Atestoj en la sociaj retoj elvokas ekscesojn plenumintajn de la policistoj: polic-veturiloj impetas kontraŭ manifestaciantoj, pafas per realaj kugloj, eĉ forkaptas homojn, same kiel dum la plej terura periodo de la diktaturo.   

«Ni militas kontraŭ potenca malamiko, kiu pretas uzadi senliman perforton», deklaris dimanĉon vespere, Sebastián Piñera dum parolado ĉe la televido el la sidejo de la armeo en Santiago.   

En Ĉilio, almenaŭ sep personoj mortis dum perfortaj alfrontiĝoj kaj krimaj incendioj, kaj la ĉilia prezidento Sebastián Piñera anoncis plivastigon de la urĝa stato al la nordaj kaj sudaj urboj. «Ni militas kontraŭ potenca malamiko, kiu pretas uzadi senliman perforton», li deklaris en parolado ĉe la televido el la sidejo de la armeo en Santiago.   

La urĝa stato, dekretita sabaton en la ĉefurbo, estos disvastigita al la urboj Antofagasto, Valparaiso, Valdivia, Chillán, Talkao, Temuco kaj Punta Arenas, indikis la ministro pri Internaj aferoj, Andres Chadwick. Li anoncis, ke la aranĝo disvastigi la urĝan Staton estis decidita en kunteksto «de kreskado de perforto kaj vandalismo».  Ĉirkaŭ 10 500 policistoj kaj militistoj estas mobilizitaj en Santiago, kaj tiu kontingento estos se necese plifortigita.  

 

La prezo de la metro-bileto estas fiksita  

La ribeloj, kiuj skuas la landon okazigis post protest-movado, iniciatita de liceanoj kaj studentoj. Ĝi komenciĝis antaŭ du semajnoj pro la prezaltigo de la metro-bileto. Fronte al la protestado, la ĉilia prezidento anoncis, ke li fiksas la prezaltigon de la transport-bileto.

Sebastián Piñera anoncis, ke la busaj kaj metroaj retoj en Santiago, la malsanulejoj, kelkaj lernejoj kaj infanvartejoj funkcios parte lundon. Li petis de la Ĉilianoj, ke ili grupiĝu, helpu siajn najbarojn kaj restadu en sekureca loko.  

19/10/2019

Ĉilio: urĝa stato dekretita en Santiago post perfortaj manifestacioj kontraŭ la prezaltigo de publikaj transportoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/cilio-urga-stato-dekretita-en-santiago-post-perfortaj-manifestacioj-kontrau-la-prezaltigo-de-publikaj-transportoj.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }