25/10/2019
Bildo: Infano estis mortigita en la perfortoj, la bilanco kreskas ĝis 18 mortintoj
La ĉiliaj aŭtoritatoj malfermis enketon pri la ekscesa uzado de perforto fare de la polico kaj la armeo. Unuiĝintaj Nacioj siaflanke, decidis sendi enket-mision.
Ĵaŭdon, unu plian fojon, dekoj da miloj da personoj manifestaciis kontraŭ la neegalecoj en Ĉilio. Preskaŭ semajnon post la komenciĝo de la socia ribelado, kiu denuncas la vivokoston, ĉirkaŭ 20 000 militistoj kaj policistoj plu estas deplojitaj en la lando. Pluraj regionoj de la lando, inter kiuj la ĉefurbo Santiago, plu estas submetitaj al la urĝa stato.
Laŭ la Ĉilia instituto de Homaj rajtoj, publika sendependa organismo, je la 25a de oktobro, preskaŭ 3 000 personoj estis arestitaj en daŭro de semajno, centoj da manifestaciantoj estis vunditaj, kaj kvin personoj mortigitaj de la policistoj. Tiuj vundoj estas gravaj, alarmas la ĉilia ĉefa sindikato de kuracistoj, al kiu apartenas Enrique Morales. «La nombrojn, kiujn vi kompilis estas teruraj, nediskuteblaj. Almenaŭ 43 personoj estis vunditaj ĉe la okuloj, kun perdo de la vidado kaj dumvivaj sekvaĵoj», detaligas la profesiulo.
Tiu perforta represio estas denuncita ĝis en la sociaj retoj, kie cirkulas bildoj kaj videoj de vunditoj. Ili instigis la ĉiliajn aŭtoritatoj malfermi enketon, anoncis ĉi-ĵaŭdon la ministro pri Defendo.
Kial militistoj ĉeestas sur la stratoj?
La komunista deputitino Carmen Hertz, eks-advokato de la viktimoj de la diktaturo en Ĉilio, riproĉas la registaron, ke ĝi konfidis la ribel-kontrolon al la militistoj, starigante urĝan staton en la lando. «Kial la militistoj estas taskitaj pri la sekureco de la civitanoj, dum ili tute ne ricevis formadon tiucelen?» Ŝi demandas.
Ankaŭ delegacio de la Alta-Komisaro pri Homaj rajtoj de UN esploros la demandon kaj enketos pri supozitaj malobservadoj de la homaj rajtoj. Anoncis la sendon de enketistoj, la alta-Komisarino, Michelle Bachelet, kiu estis dufoje prezidentino de Ĉilio.
