Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 octobre 2019 2 29 /10 /octobre /2019 16:50

29/10/2019

Ni ja ĉiuj estas Modernaj Homoj, posteuloj de afrikaj prauloj, kiuj migradis por kolonii la planedon en certa momento de la historio. Sed kie vivis tiuj prauloj antaŭ ol foriri? Skipo da esploristoj trovis la respondon: en Bocvano. Ilia studaĵo estas publikigita en la prestiĝa revuo Nature.

Ĉu Bocvano estas la patrio de la Moderna Homo? Verŝajne jes laŭ tiu skipo da esploristoj. Por aserti tion, ili retroiris en la pratempon, danke al genetiko. La DNA fakte povas konservi la spurojn de la migradoj de niaj prauloj.     

La esploristoj fokusis siajn testojn en populacioj, kiuj vivas nun en Namibio kaj Sud-Afriko. Tio ne estas hazardo: tiu regiono de Afriko estas de longe konsiderata kiel lulilo de la Moderna Homo.  

Tiuj testoj malkaŝis ĉeestadon, en tiuj personoj, de tiel antaŭaj DNA-sekvaĵoj, ke temas fakte pri spuroj de la praaj Homoj, kiuj datiĝas de antaŭ 200 000 jaroj.    

Profundiĝante en sian studadon, la esploristoj sukcesis poste eltrovi, kiu estis nia komuna praulo: temas pri antaŭa Kojsano, kiu apartenas al popolo de ĉasistoj kaj plukistoj, kaj kiu plu vivas hodiaŭ.      

Antaŭ 200 000 jaroj, ili vivis en granda regiono sude de la riverego Zambezo, kiu kovras grandan parton de moderna Bocvano. Ili restadis tie dum 70 000 jaroj, sed la klimato komencis transformi tiun regionon tiam humidan kaj fruktodonan en dezerton – kiu nomiĝas hodiaŭ Kalaharo - devigante niajn praulojn ekmigradi. Tiu migrado, de kiu ni ĉiuj estas, en la tuta mondo, la idoj.

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }