Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 octobre 2019 1 28 /10 /octobre /2019 20:48
Billal Bensalem/NurPhoto via Getty Images

28/10/2019

Ĝenerala striko de la memstaraj sindikatoj, senlima striko de la magistratoj, kiuj luktas kontraŭ siaj administrantoj, kaj daŭraj manifestacioj, estas la ĉefaj eventoj antaŭviditaj ĉi-semajne ĉie en Alĝerio, proksime de la datreveno de la komenciĝo de la milito de sendependeco,  venontan vendredon.      

En momento, kiam la potenco provas akceptigi la Prezidentan baloton de la 12a de decembro forpuŝita de la popolo, la "Konfederacio de la Memstaraj Sindikatoj" (CSA) lanĉis ĝeneralan strikon la 28an de oktobro. La agado estas subtenata de aliaj sindikatoj, inter kiuj la SNAPAP, kaj la partioj de la demokratia alternativo.

Per tiu striko, la CSA postulas la liberigon de la enkarcerigitoj pro opinio, «kontentigon de la postuloj de la alĝeria popolo», «nuligon de la leĝprojekto pri hidrokarbidoj kaj ĉiuj leĝojn devenantajn de tiu registaro» konsiderata kiel nelegitima.     

Siaflanke, la "Ĝenerala Memstara Konfederacio de la Laboristoj en Alĝerio" (CGATA) anoncis strikon mardon 29an de oktobro por la liberigo de la malliberuloj, kontentigo de la postuloj de la movado Hirak: interalie «nuligon de la prezidenta baloto», kaj nuligon de la leĝprojekto pri hidrokarbidoj.

Tiuj strikoj, kiuj riskas paralizi interalie la sektorojn de edukado, publika sano kaj administracio aldoniĝas al manifestacioj de studentoj antaŭviditaj sabaton. Ili estos akompanataj ankaŭ de manifestacioj, al kiuj alvokis la sindikatoj.      

Dum 22 kandidatoj deponis siajn dosierojn por la kontestata prezidenta baloto de la 12a de decembro antaŭ la findato pasintan sabaton je noktomezo, imponaj manifestacioj okazis ĉie en Alĝerio 24 horojn pli frue.   

Timante fraŭdon, la tumultaj stratoj plu kontestos la prezidentan baloton tiel longe kiel la figuroj de la reĝimo de la eks-prezidento Abdelaziz Buteflika plu staros en postenoj, nome la provizora prezidento Abdelkader Bensalah kaj la Ĉefministro Nureddin Bedui

De du semajnoj, la manifestaciantoj promesas fari de la 1a de novembro, 65a datreveno de la komenciĝo de la milito de sendependeco, «grandiozan eventon». Pro tio, la politika streĉiteco estas sentebla, kaj la anonco de "Alĝerio Telekom" pri probablaj perturboj de la interreta konekto ĝis la 1a de novembro pro «delokigo de internaciaj fluadoj», estas vaste komprenata kiel signo de paniko de la potenco, kaj volo perturbi la aliron al informoj, pro politikaj kialoj.      

05/10/2019

Alĝerio: amasa manifestacio en Alĝero kontraŭ la prezidenta baloto antaŭvidita la 12an de decembro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/algerio-amasa-manifestacio-en-algero-kontrau-la-prezidenta-baloto-antauvidita-la-12an-de-decembro.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }