Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 octobre 2019 6 05 /10 /octobre /2019 14:16
Ryad Kramdi, AFP

05/10/2019

«Neniun baloton». Dum la 33a sinsekva vendredo de kontestado en Alĝerio, la alĝeraj manifestaciantoj forpuŝis denove la prezidentan baloton. Tiu baloto, decidita de la potenco kaj subtenata de la armeo, estas antaŭvidita la 12an de decembro.

Amaso da manifestaciantoj paŝadis sur la stratoj de Alĝero kaj aliaj alĝeriaj urboj, vendredon 4an de oktobro, kontraŭ la prezidenta baloto decidita de la potenco, kaj kontraŭ «sistemo», kies malapero estas de ili postulata de antaŭ sep monatoj.  

«Tio estas nia lando, ni decidu kaj neniu baloto okazos», skandis la manifestaciantoj, kiuj kontraŭas la starigon de prezidenta baloto la 12an de decembro.

Tiu dato estis postulita de la alta militstabo por elekti posteulon al la prezidento Abdelaziz Bouteflika, instigita al demisio sub la kombinita premo de la manifestacioj kaj de la armeo, kaj solvi la krizon, kiun spertas la lando de pasinta februaro.

Kompakta kohorto da manifestaciantoj, kies nombro estas nekonata pro foresto de ĉia oficiala kalkulo, plenigis la stratojn de la ĉefurba centro, post la granda islama ĉiusemajna preĝo, spite la imponan polican deplojadon, kaj la avertoj de la armeo adresitaj al tiuj, kiuj kontraŭas la baloton.

Laŭ surlokaj ĵurnalistoj kaj informretejoj, ankaŭ en multaj aliaj urboj de la lando, la mobilizado estis grava. La manifestacioj, interalie en Alĝero, disiĝis sen incidentoj fine de la post-tagmezo.

Konforme kun la instrukcioj komunikitaj la 18an de septembro fare de la armea stabestro, la generalo Ahmed Gaïd Salah, malhelpi la manifestaciantojn de aliaj regionoj manifestacii en Alĝero, bariloj de ĝendarmoj obstrukcis la trafikon ĉe la enirejoj de la ĉefurbo. Tio kaŭzis multajn trafikŝtupojn, laŭ la manifestaciantoj.

Dum tiu 33a sinsekva vendredo de manifestacioj, la sloganoj de la protestantoj celis aparte la armeon kaj ties stabestron, potencan viron de la lando kompare kun la provizora prezidento, Abdelkader Bensalah, preskaŭ nevidebla.

Pli frue ĉi-semajno, la generalo Gaïd Salah ripetis siajn avertojn al tiuj, kiuj intencas «disturbi» la balotadon, prezentitan kiel garantio de «demokratio», kaj deziratan laŭ li de la «plimultego de la alĝeria popolo».

Sed laŭ la manifestaciantoj, tiu baloto nur utilos plu vivteni «sistemon», kies parto de la roluloj plu regas malgraŭ la foriro de Abdelaziz Bouteflika. 

07/09/2019

Alĝerio: malgraŭ la represio, la Alĝerianoj surstratiĝis por la 29a sinsekva vendredo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/algerio-malgrau-la-represio-la-algerianoj-surstratigis-por-la-29a-sinsekva-vendredo.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }