Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 octobre 2019 4 10 /10 /octobre /2019 21:15

10/10/2019

La 10an de oktobro koincidas kun la Internacia tago kontraŭ mortopuno. La agado de la "kristanoj por abolo de la torturo" (ACAT) laboras por ĝia nuligo. Ĉi-jare, por atentigi la opinion pri tiu lukto, la NeRegistara Organizaĵo elektis emfazi la sorton de la nevideblaj viktimoj de la mortopuno.

Laŭ la ACAT, neeblas disocii mortopunon disde torturo. En multaj lokoj de la mondo, la malbonaj detenkondiĉoj en la mortokoridoroj, la ideo, kiun havas kelkaj provosoj, ke la mortokondamnitoj havas malpli da rajtoj ol la aliaj, la izoliteco, ktp. estas perfortaĵoj.

Do, la NRO luktas kontraŭ la mortopuno, kaj profitas de la Internacia tago dediĉita al tiu afero por atentigi la publikan opinion. Ĝi deziras konvinki, ke tio ne povas esti la solvo, kaj okazigas plie, ĉirkaŭajn viktimojn.     

 

Mortopuno ne estas justico 

Taskita pri Amerikoj ene de la fako «Programoj kaj pledado», Anne Boucher memorigas, ke «ekzistas granda diferenco inter esti favore al mortopuno en sia kanapo, kaj estis favore al mortopuno, kiam oni alfrontas ĝin».

Tiel, «en Usono, kie la debato estas pli antaŭa kaj pli libera ol en Irano ekzemple», ĵuriano, provosoj kaj ekzekutistoj – ĉiuj antaŭe konvinkitaj pri ĝia efikeco – ne plu hezitas diri, ke mortopuno ne estas justico.       

Familioj de viktimoj de kondamnitoj ekzekutitaj eĉ asertas, ke ili ne estis trankviligitaj per tiu verdikto. «Ankaŭ la gepatroj, la infanoj, la etenda familio kaj la advokatoj de la mortokondamnitoj, regule minacitaj, estas nevideblaj viktimoj», ŝi listigas baziĝante sur multegaj atestoj kolektitaj de ACAT aŭ de partneraj NROj.       

 

Ŝtata sekreto 

En Vjetnamio, la ACAT sekvas la dosierojn de du kondamnitoj. Ho Dui Haj kaj Ngujen Van Ĉuong estis kondamnitaj je mortopuno antaŭ dek jaroj. «La enketoj pri murdo estis fuŝitaj. Neniu pruvo ekzistas kontraŭ ili. Ili havas alibiojn kaj havis nenian politikan engaĝiĝon», resumas Jade Dussart, taskita pri Azio ĉe la NRO. Koncerne la fraton de Ngujen Van Ĉuong, li travivis du jarojn en malliberejo, ĉar li kolektis pruvojn pri la senkulpeco de tiu ĉi. Tiuj kazoj emociis la Vjetnamojn, kiuj finance subtenas iliajn familiojn por helpi ilin defendi ilian aferon ĉiumonate … «En Vjetnamio, neniu travidebleco ekzistas. Nek la nombro de kondamnitoj, nek la nombro de ekzekutoj, kiuj okazas ĉiujare estas konataj… Ĉio estas klasifikita kiel ŝtata sekreto, kiel en Ĉinio».       

En Francio, la mortopuno estis abolita la 18an de septembro 1981, danke al François Mitterrand kaj Robert Badinter. «Sed la opinio estas pli kaj pli favoras al ĝi» aldonas Anne Boucher.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }