Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 septembre 2019 1 16 /09 /septembre /2019 15:36
Reuters

16/09/2019

Tio ne okazis de antaŭ 12 jaroj ĉe General Motors. De post dimanĉo matene je noktomezo, 48 000 dungintoj de la aŭto-fabrikanto strikas sur la tuta usona teritorio.

Tiun esceptan mobilizadon kondukas la potenca sindikato United Auto Workers (UAW). La celo estas influadi la intertraktadojn pri nova kolektiva konvencio.

La kun-prezidanto de la sindikato Terry Dittes, detaligas:

«Ni postulas salajrajn altigojn, pli bonan sanasekuron, disdividon de la profitoj kaj garantiojn pri laborsekureco por niaj membroj…»       

Lanĉitaj en julio, la intertraktadoj inter General Motors kaj la sindikato UAW stagnas… Sed devis rekomenciĝi ĉi-lundon.

La prezidento Donald Trump alvokis rapidan interkonsenton.

General Motors promesis 7 miliardojn da dolaroj, sed la proponitaj garantioj ne kontentigas la sindikaton. Ĝi tamen atingis interkonsenton kun ambaŭ aliaj usonaj aŭto-fabrikantoj Ford kaj Chrysler, fine de la pasintsemajno.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }