
10/09/2019
Fronte al la ondoj de ksenofobiaj perfortoj, ripetaj en la lando de post 2008, sud-afrikaj organizaĵoj decidis grupiĝi en koalicio por prezenti unuiĝintan fronton.
La perfortoj kontraŭ eksterlandaj nacianoj daŭras, ĉefe en la urbo Johanesburgo. Atakoj okazigis dimanĉon vespere du novajn mortintojn, kaj magazenoj estis denove prirabitaj. Niĝerio antaŭvidas repatriigi 600 el siaj nacianoj, ekde merkredo.
Fronte al tiu situacio, sindikatoj, aktivuloj, asocioj deziris publike esprimi sian honton koncerne la situacion, kiel Teboho Mashota, el la organizaĵo de la advokatoj por Homaj rajtoj.
«Ni hontas pri tio, kio okazas post 25 jaroj da demokratio. Ni plu interbatalas. Tio ĉi ne povas daŭri je la nomo de ĉiuj sud-afrikanoj. Tio ĉesigu. Ĉiuj kvar jaroj, ni retrovas la saman problemon».
Sud-afrikanoj frustritaj pro la ekonomia situacio
Laŭ Mametlwe Sebei, prezidanto de sindikato de laboristoj en diversaj industrioj, la eksterlandanoj estas facilaj predoj por la sud-afrikanoj frustritaj de la ekonomia situacio.
«Laŭ ni, tiuj ksenofobiaj atakoj estas atakoj kontraŭ la laborista klaso. Ne iuj ajn migrantoj estas celitaj, sed ja la plej malriĉaj. Ĉio ĉi rilatas al la senlaboreco kaj malriĉeco, kiu kreskas, kaj kiu instigas konsideri la migrantojn kiel propekajn kaprojn. Tio ebligas forgesigi la malsukcesojn de la sistemo».
La koalicio postulas pli firman deklaron de la publikaj potencoj
La polico preferas paroli pri krimeco prefere al ksenofobiaj atakoj. La koalicio postulas pli firman deklaron de la publikaj potencoj, kiel eksplikas ties porparolanto, Anthony Williams.
«Ni volas, ke la Ŝtato prenu siajn respondecojn. Ni volas, ke la juĝa sistemo okupiĝu pri la afero, kaj persekutu la atakantojn».
Granda marŝado estas antaŭvidita sabaton, solidarece kun la viktimoj de tiuj perfortoj.

