02/09/2019
Tiujn lastajn horojn, Sud-Afriko estis markita de perforto kontraŭ afrikaj eksterlandanoj. Dimanĉon 1an de septembro, centoj da magazenoj estis detruitaj kaj tri personoj estis mortigitaj, anoncis la aŭtoritatoj de Johanesburgo.
La movado komenciĝis antaŭ pluraj semajnoj, kiam kamionistoj haltigis eksterlandajn kondukistojn kaj bruligis iliajn ŝarĝojn. Tiuj agoj pligraviĝis pasintsemajne en la centro de la ĉefurbo Pretorio, per prirabadoj de magazenoj prizorgataj de migrantoj. La mobilizado intensiĝis ĉi-lundon.
Du sud-afrikaj movadoj estas je la origino de tiuj vandalismaj agoj: la kamionistoj kaj la taksiistoj. Tiuj agoj estis lanĉitaj antaŭ jaro kontraŭ la eksterlandaj kondukistoj, Zimbabvanoj, Konganoj aŭ Zambianoj, kiuj estis persekutitaj sur la vojoj. Ili estas akuzataj, ke ili prenas la laboron de la surlokaj kamionistoj kaj taksiistoj.
Sude de Johanesburgo, la perfortoj koncentriĝas en almenaŭ sep kvartaloj. En la kvartalo Turffontein ekzemple, pli ol 500 loĝantoj atakis dekon da magazenoj, prirabante ĉion. Klaras, ke la establaĵoj celitaj apartenas al eksterlandanoj, Pakistananoj, Somalianoj aŭ Niĝerianoj. Neniu sud-afrika magazeno estis prirabita.
La samo okazis en almenaŭ ses aliaj kvartaloj. La situacio restas streĉiteca en la cetero de la ĉefurbo. Tri personoj estis bruligitaj en sia magazeno, ĵus post kiam ili vidis dekojn da sud-afrikanoj rompantaj montrofenestron kaj ŝtelantaj varojn.
En la unua bilanco ĉi-lundon 2an de septembro, kvindeko da prirabitaj magazenoj, pli ol sesdek arestoj kaj tri mortintoj estis konstatitaj.
