Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 septembre 2019 5 06 /09 /septembre /2019 21:49
© SOS kristanoj de Oriento

06/09/2019

Bildo: Infanoj en Alepo

La reĝimo de Damasko klopodas prezentiĝi kiel la protektanto de la kristanoj de Oriento. Tamen, laŭ la "Siria Retejo de Homaj rajtoj" (SNHR), li kulpas pri la plimulto de la atakoj plenumintaj kontraŭ iliaj preĝejoj en Sirio.

En lia batalo kontraŭ la ribelantoj kaj por neŭtraligi ĉian internacian reagon fronte al la katastrofa bilanco de sia reĝimo koncerne la homajn rajtojn, la siria prezidento, Baŝar Al-Asad, sukcesis prezentiĝi kiel la protektanto de la kristanoj de Oriento.     

En Francio, Thierry Mariani, eŭropa deputito de la ekstremdekstra partio "Nacia kolektiĝo" (RN en la franca) kaj multaj elektitoj de lia organizaĵo efektivigis fine de aŭgusto novan vojaĝon en Sirion, por subteni la baatisman partion, laŭ ili defendanton de la kristanaj malplimultoj.

S° Mariani ne hezitis pozi kun glaso en la mano en Sednaja, urbo konata kiel loko de kristana pilmigrado, sed ankaŭ kaj ĉefe loko de unu el la plej teruraj malliberejoj de la reĝimo.

Tamen, nova raporto redaktita de la Siria Retejo de Homaj rajtoj (SNHR), aperita la 5an de septembro, akuzas la sirian reĝimon, ke ĝi kulpas pri 61% el la atakoj kontraŭ kristanaj preĝejoj, malkaŝas la ĵurnalo L’Orient-Le jour.

Tiu nombro estas nete supera al ĉiuj profanoj de preĝejoj kaj monaĥinejoj atribuitaj al diversaj islamaj grupoj, demonstras la raporto, titolita «Ataki la lokojn de la kristana kulto en Sirio estas minaco por la tutmonda heredaĵo».

Verdire, Baŝar Al-Asad ne plenumas nun sian unuan rimarkindan sukceson.

En 2011, komence de la «Siria printempo», post liberigo de miloj da ĝihadistoj, li prezentiĝis al la mondo kiel remparo kontraŭ la disvastiĝanta islamismo, konkerante tiel la simpation de multaj okcidentuloj, jen dekstre, jen maldekstre. 

18/08/2016

Sirio : Internacia Amnestio denuncas torturon je granda skalo en la malliberejoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/08/sirio-internacia-amnestio-denuncas-torturon-je-granda-skalo-en-la-malliberejoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }