Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 septembre 2019 7 22 /09 /septembre /2019 20:58

22/09/2019

Bildo: Novjorko: "Make America Wild Again" «Redonu al Usono ĝian sovaĝan naturon”, parodio de la slogano de Donald Trump), estis legeble en la novjorka manifestacio, vendredon 21an de septembro.

De post 1970, la populacio de birdoj en Nordameriko kolapsas. Preskaŭ tri miliardoj da birdoj malaperis de la naturo. La konkludoj de studaĵo publikigita de la revuo Scienco ne  estas kontesteblaj.  

La kamparaj birdoj estas la plej tuŝataj, sendube pro la redukto de gresejoj kaj herbejoj, la disvastigo de agrikulturaj teroj kaj la uzado de pesticidoj, kiuj mortigante insektojn difektadas la tutan nutradan ĉenon. Ankaŭ la birdoj de arbaroj malkreskas.     

Peter Marra, ornitologo, direktoro de la iniciato por la naturo ĉe la universitato de Georgetown kaj kun-aŭtoro de la studaĵo publikigita de la magazino Scienco, klarigas al ni:

«Ni opinias, ke plejparton el tiu malkreskado kaŭzas la perdo de loĝlokoj. Rigardante la pejzaĝon el aviadilo, estas konstateble, ke la homoj tute transformis ĝin, jen ĉirkaŭ la urbaj areoj, jen sur la teroj konvertitaj al agrikulturo, en Usono, Kanado, Norda kaj suda Ameriko. Ni ŝanĝis la aspekton de la tero tiamaniere, ke la bestoj ne povas adaptiĝi».         

90 % el la perdoj koncernas 12 familiojn da birdoj, inter kiuj paseroj kaj emberizoj, la parulioj, la merloj aŭ la kardeloj en Nordameriko.

«La birdoj estas la kvintesenco de la indikiloj pri la ekosistemoj. Kiel la kanarioj en la karbominoj. Kiam la birdoj ne bonstatas, ankaŭ la tuta medio ne bonstatas», aldonis Peter Marra.

La anasoj kaj anseroj estas rimarkinda escepto: iliaj populacioj, post minaco, kreskis de post 1970, danke al ekkonsciiĝo de la ĉasistoj, kiuj konformiĝas al la protektaj aranĝoj en Nordameriko. Sed kio okazas por la birdoj, frapas ankaŭ aliajn organismojn kiel papiliojn, insektojn kaj fiŝojn, konkludas la ornitologoj, kiuj elvokas ankaŭ aliajn faktorojn por ekspliki la malkreskadon de la birdoj, kiel eksteraj katoj, kaj la fenestroj de domoj, kontraŭ kiuj ili frakasiĝas. Kaj tiu kaŭzo de morteco ne estas neglektinda: en Nordameriko, en 2014, ĝi koncernis inter 365 milionojn kaj miliardon da birdoj.    

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }