Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 septembre 2019 3 25 /09 /septembre /2019 20:57

25/09/2018

Bildo: la Svisoj adiaŭas la glaciejon Pizol, viktimo de la klimata varmiĝo. 

Ĉi-merkredon, en Monako, la ISKŜ, Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo, prezentis la konkludojn de sia nova publikigaĵo. Tiu raporto esploras la konsekvencojn de la klimata varmiĝo por la oceanoj kaj la kriosfero, t.e ĉiuj glacioj sur la Tero. 

La spertularo studis du scenarojn. En la unua, la emisiadoj de CO2 estas minimumaj, kio estigas malfortan kreskadon de la ĝenerala temperaturo. En la alia, neniu klopodo estas farita, kaj la varmo kreskegas. 

En ambaŭ kazoj, la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo senteblas, interalie en la oceanoj kaj la glaciaj areoj, tre difekteblaj.

La raporto, kiu baziĝas sur ĉiuj sciencaj konoj disponeblaj pri la temo, indikas ekzemple, ke la oceanoj estas pli kaj pli acidaj pro la CO2, kiun ili sorbas. Tiu endanĝerigas grandegajn kvantojn da specioj de fiŝoj, kaj okazigas malaperigon de la koralaj barieroj, kiuj havas gravan rolon en la mara ekosistemo.

Alia maltrankvila novaĵo: la nivelo de la oceanoj altiĝas 2,5-oble pli rapide ol en la tuta 20-a jarcento, kun plialtiĝo de 3,6 milimetroj jare. Tio ŝajnas malmulte, sed preskaŭ miliardo da personoj povus suferi en 2050 pro tiu altiĝo de la akvoj en la marbordaj areoj.

 

Limigi la damaĝojn 

Kelkaj landoj jam suferas pri tiuj konsekvencoj, kiel Maldivoj. Ilia prezidento, Ibrahim Mohamed Solih, lanĉis novan alvokon dum kunveno de Unuiĝintaj Nacioj: «De pli ol 30 jaroj, ni klopodas fronti klimatan urĝecon el signifa maniero. De 30 jaroj, ni Malivianoj asertas, ke tio estas la lukto de nia vivo, ĉar ĝi minacas ĝis nia ekzistado kiel nacio. Kvankam la sciencaj pruvoj estas nerefuteblaj, monda agado ege mankas».       

Fine, ankaŭ la stato de la glacioj kaj de la bankizo sur la tuta planedo estas maltrankvila. Ili fandiĝas tre rapide, kaj tio estas alarma, ĉar la glacioj ofte estas grandegaj rezervoj de nesala akvo, ekzemple en Suda Ameriko, en Himalajo, eĉ en la Alpoj.

Post la aliaj publikigaĵoj de la ISKŜ, tiu raporto emfazas la urĝecon redukti la emisiadojn de forcejefikaj gasoj. Laŭ la spertuloj, estas ankoraŭ tempo limigi la damaĝojn, sed por respekti la celon de plia 2°C fine de la jarcento kompare kun la antaŭ-industria periodo, necesas, ke la aranĝoj promesitaj de la Ŝtatoj estu trioble pli gravaj. 

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }