Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 septembre 2019 6 28 /09 /septembre /2019 21:22
Reuters

28/09/2019

Jemeno plu estas plonĝita en kaoson, premegita de la bomboj de la sauda armeo kaj la araba koalicio. La humanitara aktivulino Suad Al-Qadri, kiu nun vizitas Parizon, atestas pri la malfacilaĵoj vivi en Sanao.

Parizo starigis monumenton al la «nekonata civilulo». Ĝi estis inaŭgurita kadre de la 25a jara evento, ĉi-sabaton, de la «Piramido de ŝuoj», kiu okazas ĉiujare en la franca ĉefurbo, subtene al la viktimoj de la kontraŭpersonaj minoj. Escepta delegacio de aktivuloj kaj jemenaj homhelpantoj partoprenis tiun eventon.        

Suad Al-Qadri vizitas Parizon post longa periplo. Estas malfacile forlasi Jemenon submetitan al triobla blokado aera, tera kaj mara, trudita de Sauda Arabio. La sola ebleco por la juna homhelpantino de Internacia Handikapo (Humaneco kaj Inkludo) estas uzadi aviadilon de Unuiĝintaj Nacioj.    

 

Bombardoj 

De kvin jaroj, la ĉefurbo de Jemeno, kie ŝi vivas estas kontrolata fare de Hutiaj ribeluloj. Sed laŭ ŝi, la sola danĝero en Sanao, venas de la ĉielo kaj de la saudaj bombardoj.

«Plejparte de la viktimoj de la areatakoj estas la civiluloj. La bomboj falas proksime de la areoj, kie stariĝas loĝejoj, eĉ rekte sur la domojn. Tiuj atakoj domaĝas neniun. Ni vivas kun timo en la korpo, ni estas streĉitaj. Tiu tuta malstabileco multe suferigas nin».

La situacio igas la ĉiutagan vivon tre komplika, daŭrigas la homhelpantino.

«En Sanao, ni vivas en mallumo. La vivo estas malfacila kaj la tutan tagon, ni serĉas kandelojn aŭ pilojn por la poŝlampoj. Ankaŭ trovi akvon estas malfacile. Nutraĵoj mankas. Pro foresto de karburaĵoj, neniuj transportoj funkcias, kaj sen transportaj rimedoj, ni ne ricevas provizojn».

       

Alvoko 

Oficiale, la Saudaj aŭtoritatoj asertas, ke ili batalas kontraŭ la Hutiaj ribeluloj, pete de la jemenaj aŭtoritatoj. Ilia milito estas ankaŭ kondukita danke al la subteno de okcidentaj potencoj, kiel Francio, kiu vendas armilojn al Riado.

«Ni volas pacon, sed la voĉo de la jemena popolo ne estas aŭdebla, neniu aŭdas nin. Mi dezirus, ke la franca popolo kaj la francaj aŭtoritatoj ekkonsciiĝu, ke en Jemeno homoj suferas militon. Kompatu al ni. La francaj aŭtoritatoj devus roli favore al paco, kaj subteni intertraktan solvon inter ambaŭ partoj».

En kvar jaroj da milito, estas malfacile kalkuli la nombron de mortoj en Jemeno. Laŭ "Internacia Handicapo", 90 % el la viktimoj de bombadoj en la konfliktoj estas civiluloj. La lando estas neniigita, eksplikas Suad Al-Qadri. «Mi loĝas en Sanao, la ĉefurbo estas tute detruita, sed aliaj urboj en Jemeno, Taiz kaj Al-Hudaida, estas tute neniigitaj kiel Sanao. De tiuj urboj, restas nenio».         

15/14/2019

Jemeno: franca armilaro estas uzata en Jemeno, konfirmas noto de la milita spionservo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/jemeno-franca-armilaro-estas-uzata-en-jemeno-konfirmas-noto-de-la-milita-spionservo.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }