Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 septembre 2019 1 30 /09 /septembre /2019 15:25

30/09/2019

Patrino, kiu ĵus akuŝis kaj ŝia novnaskito estis forbruligitaj vivaj!  

Tumultoj eksplodis dimanĉon vespere en la troloĝata kampadejo de rifuĝintoj de Moria sur la greka insulo Lesbo post incendio, kiu okazigis almenaŭ du mortintojn.

Laŭ la atestoj de rifuĝintoj diskonigitaj de la greka amasinformiloj, almenaŭ ses konteneroj, en kiuj loĝas migrantoj ekflamis, pro kialo nun nedifinita. Alia incendio ekis ekstere de la kampadejo.

La fajrobrigadistoj estis alvokitaj, sed ilia alveno ŝajne malfruiĝis, kaj ili ne estingis la flamojn ĝustatempe. Ja pro tiu malfruiĝo, la kolero de la rifuĝintoj ampleksiĝis, kaj la tumulto eksplodis.       

 

Du aŭ tri mortintoj 

Afgano ĉeestanta surloke asertis, ke li vidis karbigitajn korpojn de du infanoj kaj la korpon de mortinta virino. Policaj informfontoj anoncis la morton de du personoj.

Policistoj intervenis, kondukitaj de Ateno per militaj aviadiloj, laŭ la ministrejo pri Protektado de la civitanoj. Surloke, la policistoj uzadis larmigajn gasojn por reteni la ribelulojn.

 

Superloĝata kampadejo 

La kampadejo de Moria, kie ofte la migrantoj estas loĝataj en konteneroj de frajtaĵoj transformitaj en ŝirmejojn, akceptas ĉirkaŭ 13 000 personojn, dum la instalaĵoj estas antaŭviditaj nur por 3 000 personoj. 

Grekio enkalkulas nun 70 000 migrantojn, ĉefe siriajn rifuĝintojn, kiuj fuĝis sian landon de post 2015, kaj riskis ŝipiradon devenante de la apudaj turkaj marbordoj.   

Post interkonsento kun Eŭropa Unio en 2016, Turkio klopodas limigi tiujn forirojn al Grekio. Sed tiujn lastajn monatojn, reinstensiĝo estas konstatebla. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }