Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 septembre 2019 1 23 /09 /septembre /2019 21:27

23/09/2019

«La sirianoj savis nian lernejon»: tion deklaris antaŭnelonge Frank Schütz, la urbestro de la vilaĝo Golzow, oriente de Germanio. Tiu entuziasmo tamen ne ĉiam regis. Ricevi siriajn migrantojn estis riska defio por la urbestro: ekstremdekstro estas tre populara en lia komunumo, kie loĝas 820 personoj.  

Akcepto de rifuĝintoj ŝajnis neebla laŭ parto de la loĝantoj, sed tio estis necesa… por savi la lernejon de la vilaĝo.

Golzow perdis trionon el sia loĝantaro dum la jaroj, kiuj sekvis la falon de la berlina muro. Dum la somero de la jaro 2015, la nombro de infanoj en aĝo frekventi lernejon atingis sian plej malaltan nivelon, dum centoj da miloj da migrantoj alvenis en Germanio.

Kromnomitaj «la novaj infanoj de Golzow» fare de la urbestro, Kamala, Bourhan, Hamza, Nour, Tasnim, Ritaj, Rafeef, Roaa, la granda Mohammad  kaj la malgranda Mohammad alvenis kun siaj gepatroj en 2015 kaj tio ŝanĝis ĉion.    

 

Skeptikismo rapide venkita 

Je la komenco, la loĝantoj estis sindetenaj: «Tio ne povas funkcii, ili havas malsimilan religion, niaj gefiloj ne plu parolos konvenan germanan lingvon», opiniis Marco Seidelt, kies filo Davey amikiĝis subite kun tri siriaj kamaradoj en sia klasĉambro. Aliaj timis por sia trankvileco aŭ sekureco.

Ankaŭ Halima Taha, 32-jara kaj patrino de tri gefiloj, estis skeptika. «Oriente de Germanio? Ĉu vi freneziĝas? Ili ne ŝatas la fremdulojn ĉi tie. Estas danĝere», antaŭavertis ŝiaj proksimuloj, ekde kiam ŝi anoncis sian alvenon en Golzow.

La loĝantoj kaj la rifuĝintoj tamen rapide trovis inter si komunajn trajtojn: «La siriaj infanoj havas la saman vivosperton ol la plej maljunaj personoj de la vilaĝo, asertis la urbestro. Ili scias kio okazas al si, kiam grenado eksplodas». Pluraj vilaĝanoj efektive rifuĝis en Golzow, kiam ili fuĝis Pollandon fine de la Dua mondmilito.

Ambaŭ kampoj finfine faris sian eblon, kaj sciis aprezi unu la alian. Golzow pliboniĝis kaj la vivo revenis. Vilaĝano instruis naĝi kaj fiŝkapti al tri siriaj infanoj, kiuj nomas lin «Opa», avo en la germana, la malplenaj loĝejoj estas meblitaj, kaj se bezone la siriaj patroj helpas la kortiston de la lernejo. «Ili fariĝis gravaj elementoj de nia komunumo» menciis Gaby Thomas, direktorino de la surloka lernejo.   

Halima primemoras la akcepton, kiun ŝi ricevis dum sia alveno. La loĝantoj de Golzow faris donacojn por helpi la mebladon de la loĝejo. Ŝia familio scipovis tiel rapide integriĝi, ke hodiaŭ, ŝiaj gefiloj insultas sin en la germana, kiam ili kverelas. «Je ĉi tiu momento, oni povas diri, ke ili sukcesis integriĝi», entuziasmiĝis la direktorino de la lernejo.

La familio de Halima intencas peti la germanan naciecon post kvar jaroj. «La vilaĝo estas kiel familio, ŝi konfidis, kaj ni apartenas nun al tiu familio».  

01/01/2017

1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html

Video: 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro

https://www.youtube.com/watch?v=D0RmSwFWG7U

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }