
SINDIKATISMO TUTMONDA
30/05/2019 - Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Pakistano: Labourstart Kampanjo: reenpostenigu la 8 laboristojn de Karaĉio
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4112
03/06/2019 - Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Filipinoj: Labourstart Kampanjo: la laboristoj de Holcim postulas justecon
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4120
12/06/2019 - Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Pollando: Labourstart Kampanjo: Hutchison Ports reenpostenigu la sindikatan aktivulon Marek Szymczak
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4145

SAT kongresos en Bjalistoko en 2020
La 93a kongreso de SAT okazos en Bjalistoko inter la 25a de julio kaj la unua de aŭgusto 2020. Ĝi estos la unua SAT-Kongreso en Pollando post la aborta provo de 1987. La organiza kongres-komitato konsistos el anoj de bjalistoka esperanto-societo. Bildoj pri la prezento farita de Pŝemek Wierzbowksi dum la 92a SAT-Kongreso en Barcelono estas videblaj en la fejsbuka paĝo de SAT.

Bitarkivo: Sennaciulo estas la oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Ĝi aperas dumonate kaj pritraktas sociajn kaj politikajn temojn. Ĝi aperas ekde oktobro 1924.


