
27/09/2019
En daŭro de semajno, la sekurecaj fortoj arestis «preskaŭ 2 000 personojn» en Egiptio, post la kontraŭ-registaraj manifestacioj, asertis vendredon la organizaĵo "Human Rights Watch" (HRW), kelkajn horojn antaŭ eblaj novaj protestoj.
Ĵaŭdon, por la unua fojo, la aŭtoritatoj informis publike pri tiuj kolektiĝoj, senprecedencaj de antaŭ jaroj. La ĝenerala prokuroro asertis aliparte en komunikaĵo, ke mil personoj estis arestitaj kaj pridemanditaj «dum manifestacioj», kiuj okazis la 20an kaj 21an de septembro.
Krom la arestadoj, HRW asertis, ke la aŭtoritatoj blokas «politikajn kaj informajn retejojn, kaj interrompis aliajn interretajn servojn uzatajn de la manifestaciantoj por komunikiĝi inter si». «La amasaj arestadoj de la registaro, kaj la limigoj en Interreto ŝajne celas malinstigi la Egiptanojn manifestacii», deklaris Sarah Leah Whitson, direktorino de la fako Mez-Oriento ĉe HRW.
Inter la 2 000 arestitaj personoj, figuras 68 virinoj kaj nedifinita nombro de infanoj, menciis la organizaĵo, kiu raportas dirojn de advokatoj. Unu el ili atestis, ke pluraj malliberuloj estis malliberigitaj, inter kiuj pluraj infanoj.
La 20an de septembro, du personoj estis arestitaj dum la manifestacioj, sed multaj aliaj en sia propra hejmo plurajn tagojn poste, laŭ la NRO.
La registaro detenas centojn da personoj en sekretaj centroj de la spionservoj, kaj en kampadejoj de la sekurecaj fortoj aŭ de la polico. En tiujn «kontraŭleĝajn» detencentrojn, la advokatoj ne rajtas eniri, aldonas HRW. La malliberuloj estas akuzitaj, ke ili «kuniĝis kun terorisma grupo», «manifestaciis sen permeso» aŭ «diskonigis falsajn informojn», laŭ advokatoj. «La aŭtoritatoj devus engaĝiĝi en respekto de la rajto pace kolektiĝi», menciis la NRO, kiu petas la liberigon de ĉiuj arestitaj personoj. La NRO ankaŭ alvokas la aŭtoritatojn ĉesigi sian intervenon en Interreto.
Serio da videoj diskonigitaj en Interreto de post la komenco de septembro en Fejsbuko, fare de ekzilita egipta entreprenisto, Mohamed Aly, instigis centojn da personoj manifestacii la 20an de septembro, kriante «For Sisi», reference al la prezidento Abdel Fattah al-Sisi, kiu aŭtoritate regas la landon de 2013.
La manifestacioj estis rapide disigitaj de la polico.
