18/09/2019
La ĉirkaŭ 600 000 Rohinĝoj, kiuj restas en Birmo, vivas sub minaco de «genocido». Tion deklaris enket-komisiono de Unuiĝintaj Nacioj. La lando nenion faras por preventi novajn abomenindaĵojn kontraŭ la islama malplimulto, persekutata de la armeo. La situacio, jam terura, eĉ malpliboniĝis.
Ne la unuan fojon, la termino "genocido" estas uzata de UN koncerne Birmon. Ĉi-foje, Unuiĝintaj Nacioj iom detaligas la malobservadojn de Homaj rajtoj suferitajn de la Rohinĝoj. Pro la limigoj truditaj de la armeo, la civiluloj povas nek libere moviĝi nek ricevi humanitaran helpon. Multaj ne sukcesas nutradi sin. La torturo kontraŭ personoj suspektataj pri helpo al ribeluloj ĝeneraliĝas, kaj la seksperfortoj plenumitaj de soldatoj estas oftaj.
En tiaj kondiĉoj, la ĉirkaŭ 600 000 rifuĝintoj, kiuj rifuĝis en Bangladeŝo, ne povas reveni al Birmo. Unuiĝintaj Nacioj starigis liston de cento da personoj, kiuj ŝajne estas implikitaj en krimoj de genocido kaj krimoj kontraŭ la homaro. Tiu listo estis transmetita al la nova sendependa proceduro de UN pri Birmo. Tiu proceduro devas aranĝi la aferon sur la juĝa kampo cele al eventuala proceso de la kulpintoj pro krimoj kontraŭ la Rohinĝoj, eble ĉe la Internacia kortumo pri justico.
Tamen, Birmo ignoras tion. La lando sisteme forpuŝas la konkludojn de la enketistoj de UN. Ĝi ankaŭ rifuzas agnoski la kompetentecon de la Internacia kortumo pri justico, kiu okupiĝas pri Birmo.
05/04/2019
Bangladeŝo: laŭ UNICEF, la Rohinĝoj, nuntempe politikaj rifuĝintoj, povus fariĝi ankaŭ klimataj rifuĝintoj