Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 septembre 2019 2 24 /09 /septembre /2019 20:58

24/09/2019

Opinisondo mendita de la "Brita BBC" malkaŝas progreson de ateismo, preskaŭ ĝeneralan. Tiu evoluado tuŝas aparte Tunizion kaj aliajn landojn de Norda Afriko.

«Ĉu la araba junularo komencas forlasi la religion?» sin demandas la retejo de la araba BBC. «La araba mondo estas ĝenerale priskribita kiel religia, konservativa kaj homogena. Sed aŭskultante la loĝantojn, tute alia bildo aperas», daŭrigas la retejo.   

Opinisondo, mendita de la BBC, kaj kondukita de la esplor-retejo Arab Barometer, sendependa organismo ĉe pli ol 25 000 loĝantoj en 10 landoj (Alĝerio, Egiptio, Irako, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Sudano, Tunizio, Jemeno) plus la palestinaj teritorioj, inter fine de la jaro 2018 kaj la printempo 2019, montras vastan gamon da opinioj pri diversaj temoj».

Inter la plej signifaj rezultoj, ĉefe rimarkeblas la progreso de la procento de personoj, kiuj sin deklaras «ne-religiaj». Tiu procento, kiu atingis 8% en 2013 atingas hodiaŭ 13%, eĉ 18% inter la junuloj malpli ol 30-jaraj.

La evoluo ĉefe okazas en Magrebo, Egiptio kaj Sudano. En Tunizio, la procento pasas de ĉirkaŭ 15% al pli ol triono el la tuta loĝantaro, en Libio iom malpli ol 10% ĝis ĉirkaŭ kvarono. Malgraŭ procento multe pli malalta en 2013, Maroko kaj Egiptio registras nun procenton nete superan al 10%. Nur Jemeno spertas retroiron de la proporcio de «ne-religiaj» personoj. Alia rimarkindega rezulto: triono el la loĝantoj de la araba mondo intencas elmigri. En Sudano, la proporcio atingas preskaŭ duonon. Tamen,  Eŭropo iomete retroiras en la intencoj de elmigrado al 66%, dum 36% deziras elmigri al Nordameriko, kaj 12% al la Golfaj landoj.

Aliparte, laŭ plejparte el la personoj pridemanditaj, virino estus bone akceptita kiel prezidentino aŭ Ĉefministrino, kun nombroj, kiuj eĉ atingas tri kvaronojn en Libano.         

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }