
17/09/2019
En tiu raporto, la NeRegistara Organizaĵo denuncas «krimajn retojn, kiuj uzadas perforton kaj timigon», kaj interpelacias la brazilan prezidenton, Jair Bolsonaro.
La brazila registaro «malsukcesas» defendi la mediprotektantojn. En raporto publikigita mardon la 17an de septembro, "Human Rights Watch" (HRW) akuzas Brazilon, ke ĝi kuraĝigas la perfortojn plenumintajn de mafiaj retoj, kiuj detruadas Amazonion, kaj tiel bremsas la lukton kontraŭ la senarbarigo.
En tiu raporto, nomita «La mafioj kontraŭ la tropika arbaro», la NRO emfazas la nepunitecon kaj la malintensigon de la mediaj kontroloj, kiuj ankaŭ kontribuas al la senarbarigo de la plej granda tropika arbaro en la mondo.
La detruado de la amazoniaj resursoj «estas grandparte kondukita de krimaj retoj, kiuj uzadas perforton kaj timigon kontraŭ tiuj, kiuj kontraŭas ilin», akuzas HRW.
Dudek mediprotektantoj estis mortigitaj en 2018
Jair Bolsonaro, ekstremdekstra prezidento, estas petinta haltigi «siajn parolajn atakojn kaj senbazajn akuzojn» kontraŭ la NRO-j, kiuj plivigligas perforton kaj malfidon kontraŭ la protektantoj de la medio. "Human Rights Watch" ankaŭ postulas de li, ke li «restarigu kooperadon» inter la registaro kaj la civitana socio por protekti la indiĝenojn, la mediprotektantojn kaj la arbaron.
En 2018, la NRO Global Witness kalkulis, ke dudek mediprotektantoj en Brazilo estis murditaj en Brazilo, kio faras de tiu lando la kvaran plej mortigan landon por tiaj aktivuloj. Tiu fenomeno ne estas nova: jam en 1998, Chico Mendes, unu el la voĉoj plej konataj eksterlande, estis murdita post ordono de terproprietulo.