05/09/2019
Bildo: Indiĝeno sur bruligitaj teroj, en la Ŝtato Mato Grosso, la 28an de aŭgusto 2019.
Tagon antaŭ la pintkunveno pri Amazonio, antaŭvidita en Kolombio, la brazila prezidento plu minimumigas la situacion pri brulegoj en sia lando.
Ĉiuj registaraj institucioj estas submetataj al la sama oficiala esprimo, laŭ kio la situacio estas regata, kaj ĝia graveco trograndigita de la amasinformiloj. Tiu versio estas malfacile akceptebla de la unuaj tuŝitaj personoj, la indiĝenaj loĝantoj.
Sur la indiĝenaj teroj Tupari, sude de la Ŝtato Rondonio, la virinoj el pluraj popoloj kolektiĝis por pripensi solvojn fronte al la senarbarigo. Ĉi-okaze, la prefekto taskita pri tiu areo venis surloken. Carlos Borges da Silva tamen deziris klarigi la aferon.
«Ĉion, kion la homoj rakontas ne ekzistas, li diris. Estas incendioj, sed tio okazas de jaroj pro la sekeco. Ĉiuj konscias, pri la neceseco respekti la medion. Ĉiu produktanto respektas kaj protektas parton de la arbaro sur tiuj teroj, kiel la indiĝenoj. Tio, kio estas skribita en la eksterlandaj amasinformiloj estas nur politika. Tio estas ja abomeninda, sed okazas en la tuta mondo».
Agnosko de la indiĝenaj teroj
Aŭskultante tiujn vortojn, Valteli skuas la kapon. Ŝi apartenas al la tribo Puruborá. La teroj, kie ŝi vivas estas ĉirkaŭitaj de agrikulturistoj. «Kiel la suno povas bruligi la arbaron? ŝi demandas sin. Tio ne eblas. Ja la homoj bruligas ĝin. Ĉefe la agrikulturistoj. Iafoje ili diris al ni: «Morgaŭ frumatene, vi ĉiuj estos bruligitaj, ni verŝos benzinon kaj ekflamigos fajron». «Sed tamen, ni plu batalos».
Super tiu demando pri la medio, la multobliĝo de incendioj emfazas hodiaŭ la demandon pri agnosko de la indiĝenaj teroj. Tiu batalo estas kondukita de tiuj popoloj de antaŭ dekoj da jaroj.

