07/08/2019
Ekologiismaj aktivuloj kaj opoziciaj elektitoj denuncas vastan projekton de ormino, okcidente de Turkio. Laŭ ili, tiu projekto kondukita de turka filio de kanada entrepreno kaŭzus naturmedian kaj sanitaran katastrofon. Miloj da personoj protestis lundon 5an de aŭgusto sur la minejo.
De post la 26a de julio, pluraj dekoj da ili deĵoras sub tendoj apud la vilaĝo Kirazli, piede de la Monto Ido (Kazdaglar en la turka). «Gardado por akvo kaj konscienco», vigle asertas tiuj medidefendantoj, kunigitaj lundon de pluraj miloj da opoziciantoj en tiu arbara regiono de la anatolia okcidento, por kolektiĝo neniam okazinta.
La kontestitan minan projekton kondukas la entrepreno Dogu Biga, turka filio de la kanada entrepreno Alamos Gold. La ekologiistoj, subtenitaj de pluraj opoziciaj urbestroj kaj deputitoj, akuzas tiun projekton, ke ĝi detruas riĉan ekosistemon ĝis nun protektatan.
Apogante sin sur satelitaj bildoj, ili asertas, ke la buldozoj jam dehakis kvaroble pli da arboj ol antaŭvidite - 195 000 kontraŭ 46 000 - kion dementas la mina entrepreno.
La opoziciantoj alarmas ankaŭ pri sanitara katastrofo ligita al la uzado de cianido por ekstrakti oron de tiu mino. Tiu kutima metodo de ekstraktado riskas poluadi la grundojn kaj la riverojn de la loĝantoj de tiu regiono, situanta proksime de la Dardaneloj.
En Interreto, peticio (ligilo ĉi-sube), kiu postulas tujan haltigon de la konstruejo, jam atingis la nombron de preskaŭ 450 000 subskriboj.

