Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 août 2019 5 23 /08 /août /2019 20:43
OMAR HAJ KADOUR/GETTY IMAGES

23/08/2019

Miloj da ili fuĝas.... La siria reĝimo konsentis pri malfermo de humanitara koridoro por ebligi al la civiluloj, kiuj deziras, forlasi la regionon de Idlib. Kaj sur la vojoj de la provinco, plenplenaj konvojoj denove videblas.   

Abdo Ŝeĥad, kiu loĝas en la vilaĝo Ma'arrat al-Numan atestas:

«Ni eltenis aerfrapojn dum tri tagoj. Neniam ni suferis tiel potencajn bombadojn».

De ĉirkaŭ dek tagoj, la provinco Idlib, kie regas la ĝihadistoj de Hajat Tahrir al-Ĉam, nord-okcidente de la lando, estas submetitaj al teruraj bombadoj de la lojalistaj kaj rusiaj armeoj.

La milita kampanjo de la reĝimo de Baŝar Al-Asad kontraŭ Idlib komenciĝis en aprilo, sed ankaŭ Alepo, Hamao kaj Latakio. Ĝia malsanulejo ne estis domaĝita...

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, preskaŭ 900 civiluloj estis mortigitaj, kaj pli ol 400 000 personoj delokitaj pro la perfortoj en tiu regiono.

«La homoj plu estas delokitaj, kaj ĉirkaŭ 1 500 personoj, kiuj vivis norde de la gubernio Hamao kaj Idlib, fuĝis hieraŭ. Inter la 1a de majo kaj la 18a de aŭgusto ĉi-jare, 576 000 moviĝoj de delokitaj personoj estis registritaj nord-okcidente de la lando. Multaj personoj estis delokitaj ĝis kvin fojoj, kaj kelkaj devis transloĝiĝi ĝis dek fojoj», eksplikis Stéphane Dujarric, porparolanto de la ĝenerala sekretario de UN.

La siria prezidento Baŝar Al-Asad partoprenis ambaŭflankajn kunsidojn kun delegacio de la reganta rusia partio komence de la semajno. La rusia, irana kaj turka prezidentoj kunvenos en Ankaro la 16an de septembro okaze de pintkunveno dediĉita al Sirio, indikis la turka prezidenteco.    

En septembro 2018, akordo subskribita de Ankaro kaj Moskvo deklaris la regionon Idlib «senarmiga areo». Tiu akordo antaŭvidis protektadon de la regiono Idlib.

01/01/2017

1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html

Video: 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro  

https://www.youtube.com/watch?v=D0RmSwFWG7U

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }