Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 août 2019 3 28 /08 /août /2019 21:37
Sergei Bobylev/Tass

28/08/2019

La 8an de aŭgusto, akcidento okazigis kvin mortintojn kaj portempan altiĝon de surloka radioaktiveco en Severodvinsk, Norda Rusio. La rusiaj aŭtoritatoj unue elvokis provojn de raket-motoro, sed novaj informoj malkaŝis, ke temas pri akcidento de nuklea fisio kadre de provo de novaj armiloj.

La nuklea eksplodo okazis sur instalaĵo de misilpafoj de Norda Rusio, kaj estigis komence de aŭgusto mallongan altiĝon de radioaktiveco. La rusiaj aŭtoritatoj rivelis pri kia speco de poluado temas. La rusia agentejo pri naturmedia kontrolo "Rosguidromet" trovis specimenojn registritajn en la urbo Severodvinsk, situinta apud la instalaĵo, kie okazis la akcidento. Temas pri radioaktivaj izotopoj de stroncio, bario kaj lantano.

Laŭ specialistoj, citita de la rusia novaĵagentejo "Ria Novosti", tiuj izotopoj estas produktaĵoj de nuklea fisio. Laŭ la aŭtoritatoj, la akcidento, kaŭzita de provoj pri «novaj armiloj», okazigis la morton la 8an de aŭgusto de kvin dungintoj de la rusia nuklea agentejo Rosatom. Tiuj specialistoj provizis inĝenieraĵojn kaj teknikajn helpojn por tiu «izotopa energifonto» de la misil-motoro, je origino de la eksplodo.

Tuj post la akcidento, la ministrejo pri Defendo deklaris, ke la faktoj okazis dum provo de «fluidaj raket-pelaĵoj», sed ne priskribis la akcidenton kiel rezulton de nuklea bruligaĵo. Li tiam certigis, ke «nenia radioaktiva infektado» okazis, sed la urbodomo de Severodvinsk asertis, ke ĝi «registris mallongan altiĝon de radioaktiveco» antaŭ ol demeti sian publikigaĵon.                          

 

Dua akcidento en daŭro de du jaroj 

La NeRegistara Organizaĵo "Greenpeace-Rusio" opinias, ke la novaj informoj liveritaj de "Rosguidromet" estas «nesufiĉaj» por taksi la eventualajn riskojn al la sano de la regionaj loĝantoj. Ĝi petis elprenon de specimenoj en la maro, kaj ne nur en la aero, ĉar la eksplodo okazis sur «mara platformo» laŭ la oficiala versio.

Laŭ la organizaĵo, tiuj informoj ankaŭ pruvas, ke la eksplodo ne havas rilaton kun tiu «izotopa energifonto» de la misil-motoro, kiel asertas "Rosatom", sed «verŝajne kun nuklea reaktoro».

Tiu incidento okazas, post alia incidento en traktadejo pri nukleaj restaĵoj. En septembro 2017, la centro de Majako sude de Uralo estis fonto de radioaktiva nubo, kiu trapasis vastan parton de Eŭropo. La rusiaj aŭtoritatoj unue neis ian ajn eventon, sed tiu ĉi estis malkaŝita de studaĵo realigita de eŭropaj institutoj, aparte de la Instituto de radioprotektado kaj nuklea sekureco (IRSN).

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }