Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 août 2019 7 11 /08 /août /2019 19:39
Foto: Diario Correo

11/08/2019

Bildo: Protestado kontraŭ la minprojekto Tía María.  

La perua registaro ĵus interrompis por daŭro de 120 tagoj, la konstrupermeson de projekto pri subĉiela mino en Tia Maria (sudo), kiu planis produktadon de 120 000 tunoj da kupro ĉiujare.

Laŭ la administranto de la Nacia societo de mino, petrolo kaj energio, Pablo de la Flor, la interrompo de la konstrupermeso de Tia Maria estas «negativa signo, kiu implikos investadojn en la sektoro».      

De pli ol dek jaroj, tiu polemika projekto estas forpuŝita de granda parto de la surloka loĝantaro. De meze de julio, la streĉiteco kreskas: la loĝantoj de la provinco Islay komencis per blokado de la ĉefaj vojoj, poste de loka haveno.

Ili bremsis ĉirkaŭ 330 milionojn da eŭroj da eksportadoj, koncerne kvar lokajn kuprominejojn. La terkultivistoj timigas, ke la estonta subĉiela mino sekigus kaj infektadus la rezervejojn de akvo en la valo Tambo.

Manifestacioj esprimantaj la samajn timojn kaŭzis la morton de ses personoj kaj centojn da vunditoj en 2011 kaj 2015.

 

Dilemo por la registaro kaj la prezidento Martin Vizcarra   

Tamen, Southern Copper, filio de la ĉefa kompanio, kiu produktas kupron en Meksiko asertas, ke la hidraŭlikaj resursoj de la regiono estas protektataj danke al la uzado de sensaligita marakvo, dediĉita fervojo kaj malproksima alirvojo.

Sed en lando, kie la mina poluado estas amasa, tiuj promesoj ne konvinkas kaj, fronte al la blokado, la ministro pri Energio kaj Minoj Francisco Ismodes preferis interrompi la konstrupermeson dum 120 tagoj.        

La celo estas remalfermi la dialogon. Hodiaŭ, la registaro estas embarasita. Tía María reprezentis investon je 1,2 miliardo da eŭroj, sed tio estas ankaŭ potenciala risko. 

En 2015, la manifestacioj kontraŭ tiu projekto estigis fortan malaltiĝon de la populareco de la tiama prezidento, Ollanta Humala. En septembro 2015, la registaro deklaris urĝan staton en ses departementoj sude de la lando post mortigaj alfrontiĝoj inter la loĝantaro kaj la policistoj ĉirkaŭ tiu mina projekto. 

15/05/2015

Peruo : kupra minejo Tia Maria : kontestado de la projekto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/05/peruo-kupra-minejo-tia-maria-kontestado-de-la-projekto.html

23/05/2015

Peruo : alfrontiĝoj kaj urĝa stato kadre de protestado kontraŭ  minprojekto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/05/peruo-alfrontigoj-kaj-urga-stato-kadre-de-protestado-kontrau-minprojekto.html

26/05/2015

Peruo : du regionoj koleraj kontraŭ minkompanioj, 5 mortintoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/05/peruo-du-regionoj-koleraj-kontrau-minkompanioj-5-mortintoj.html

01/10/2015

Peruo : kvara mortinto dum manifestacio kontraŭ minprojekto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/10/peruo-kvara-mortinto-dum-manifestacio-kontrau-minprojekto.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }