Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 août 2019 5 09 /08 /août /2019 13:54

09/08/2019

La usona prezidento ne vizitis la precizajn lokojn, kie okazis la mortpafadoj en tiu urbo de la ŝtato Ohio ĉar tie, la streĉiteco intensas. Dum tiu perfekte organizita tago, li tamen renkontis la hospitalan personaron. La sekurecaj teamoj provis flankenigi ĵurnalistojn kaj manifestaciantojn. 

La akcepto ne estis korvarma. Merkredon 7an de aŭgusto, Donald Trump vizitis El Paso (Teksaso) kaj Dayton (Ohio), ambaŭ urboj funebrigitaj pro la mortpafadoj, kiuj okazis pasintsemajne. Tiu tago estis perfekte organizita, kaj la manifestaciantoj estis zorge flankenigitaj.

La respublika estro faris rapidan deklaron al la gazetaro en El Paso, kie sabaton matene, juna blankhaŭtulo mortpafis 22 personojn pro rasismaj motivoj, antaŭ ol esti arestita. «Ni renkontis ĉiujn kuracistojn, flegistinojn, la medicinajn skipojn. Ili faris mirindan laboron», salutis la okupanto de la Blanka Domo, kiu vizitis Dayton iam pli frue, kie naŭ personoj mortis, pafitaj de alia pafanto, dek tri horojn post la buĉado de El Paso.

En Tvitmesaĝo, post la fino de la vizito, la prezidento mallaŭdis la ĵurnalistojn: «La amasinformiloj, kiuj diskonigas falsajn novaĵojn, laboris kromhorojn por malfamigi min kaj miajn du vojaĝojn, sed tio ne funkciis. Amo, respekto kaj entuziasmo ĉeestis, videblaj de ĉiuj».   

 

Centoj da manifestaciantoj 

Sed en El Paso, urbo plimulte hispana, centoj da manifestaciantoj atendis  Donald Trump en parko, svingante afiŝtabulojn kun skriboj kiel: «Viaj vortoj havas konsekvencojn», «Make racists afraid again» ("timigi denove la rasistojn", reference al lia kampanja slogano "Make America great again") aŭ «Tio estis terorismo inspirita de Trump».    

Koleraj manifestaciantoj kritikis ankaŭ lian viziton en Dayton, postulante pli drastajn kontrolojn de la armilvendadoj. Kelkaj svingis afiŝtabulojn, admonante lin «kontraŭi la NRA-n», tiun potencan premgrupon, kiu malhelpas ĉian provon reguligi la armilan merkaton kaj malpermesi la sturmfusilojn.  

Antaŭ ol forlasi la Blankan Domon, Donald Trump asertis, ke en Vaŝingtono, malmulte da volo ekzistas por malhelpi tiajn armilojn, implikitajn en la pasintsemajnaj mortpafadoj.

09/11/2018

Kalifornio : la amasmurdo, kiu okazigis 12 mortintojn estas la 307-a amaspafado en daŭro de 312 tagoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/11/kalifornio-la-amasmurdo-kiu-okazigis-12-mortintojn-estas-la-307-a-amaspafado-en-dauro-de-312-tagoj.html

19/05/2019

Pafado en Teksaso: post la murdado de Santa Fe, la fatalismo de tuta generacio : «Tio okazas ĉie … »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/05/pafado-en-teksaso-post-la-murdado-de-santa-fe-la-fatalismo-de-tuta-generacio-tio-okazas-cie.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }