Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 août 2019 6 24 /08 /août /2019 20:54
AFP Fotoj/Quetzalli Blanco

24/08/2019

Bildo: de multaj monatoj, la urbo Tapaĉulo en la meksika Ĉiapaso spertas gravajn fluadojn da migrantoj, devenintaj de Gvatemalo. Inter ili, multaj afrikdevenaj migrantoj. 

Ĉe la landlimo Gvatemala-meksika, la urbo Tapaĉulo transformiĝas en «prizonurbo», laŭ Pueblo sin fronteras.   

Pluraj miloj da migrantoj, inter kiuj multaj Afrikanoj, estas tie detenitaj. Ĉi-merkredon 21an de aŭgusto, kelkaj inter ili estis perforte subpremitaj, dum manifestacio. Ili postulas la rajton trairi Meksikon. 

La NRO Pueblo sin fronteras denuncas «ĉasadon kontraŭ la migrantoj» en la urbo Tapaĉulo. Laŭ tiu organizaĵo, ĉirkaŭ 6 000 soldatoj de la meksika nacia gvardio deplojitaj de la registaro por bremsi la alfluon de migrantoj, plenumas «raziojn».

Deveninta de la Respubliko Demokratio Kongo, Jean-Marie estis viktimo de la represio: «Ni estis arestitaj kaj enkarcerigitaj. Tutsimple malrespektitaj! Ni havis nenion por manĝi!». Jean-Marie volas kuniĝi kun sia familio, sed la paspermesilo provizita de la meksikaj migradaj servoj ne ebligas al li forlasi la urbon Tapaĉulo, ĉe la landlimo kun Gvatemalo.     

Same kiel li, pli ol 3 700 afrikaj migrantoj ŝajne eniris Meksikon inter januaro kaj junio 2019, laŭ la meksikaj aŭtoritatoj. En Tapaĉulo, multnombraj el ili plu atendas: «Ĉi tie estas Kamerunanoj, Angolanoj, Haitianoj. Ni ĉiuj postulas nian rajton al migrado».

Ili postulas rajton daŭrigi sian vojon al Usono aŭ Kanado. Sed de post kiam Donald Trump minacis Meksikon imposti ĉiujn varojn importitajn de Usono, la meksikaj aŭtoritatoj rigidigis la kondiĉojn de eniro kaj cirkulado sur la teritorio.

La troloĝata detencentro en tiu sama urbo jam estis scenejo de ribelo, kaj la urbo jam spertis tumultojn, kiuj ĉesis post interveno de la nacia gvardio. 

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }