Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 août 2019 4 01 /08 /août /2019 17:01

01/08/2019

Bildo: S-ino Fatimata M’Baye, advokatino ĉe la advokataro de Nuakŝoto kaj prezidentino de la Maŭritana Asocio pri Homaj Rajtoj, kaj dekstre Mohamed Cheikh Ould Mkheïtir  

Kondamnita je morto pro blasfemo en 2014, la maŭritana blogisto Mohamed Cheikh Ould Mkheïtir estis liberigita le 29an de julio, post sia pentado. Li pasigis pli ol kvin jarojn en malliberejo. Li tuj forlasis Nuakŝoton por atingi Senegalon. 

Post kvin jaroj da enkarcerigo, la maŭritana blogisto Mohamed Cheickh Ould Mkheïtir estis liberigita la 29an de julio, anoncis Raportistoj Sen Landlimoj (RSL), kiuj luktas de 2014 favore al lia liberigo. La blogisto estis kondamnita en 2014 al mortopuno pro publikigaĵo en blogo, juĝita blasfema. Tiu puno estis poste anstataŭigita per du jaroj da malliberejo. Tuj post lia liberigo, li estis translokita al Senegalo kaŝe, por eviti movadojn de kontestado kontraŭ li.         

Kontaktita de RSL, li «dankis la organizaĵojn, kiuj mobiliziĝis por lia liberigo dum preskaŭ ses jaroj da enkarcerigo». Lia liberigo «estas grandega trankviliĝo, ĉar pro simpla artikolo publikigita en socia reto, li spertis veran martiriĝon, malobserve al justica decido prenita de lia propra lando», indikis Christophe Deloire, la ĝenerala sekretario de RSL.

Mohamed Cheickh Ould Mkheïtir ne estas «tute libera je liaj moviĝoj», tamen precizigis S-ino Fatima Mbaye, lia advokatino. Fakte, Senegalo estas nur transita lando, kaj la blogisto devos trovi landon, kiu konsentos doni al li azilon.     

Ĝis nun, nenia celloko estis menciita. La Maŭritana novaĵagentejo tamen anoncis, ke la franca prezidento, Emmanuel Macron, interparolis telefone lundon posttagmeze kun la nova maŭritana prezidento Mohamed Ould Ghazouani, kiu estos investiturita ĉi tiun 1an de aŭgusto. «La interparolado temis pri la bonkvalitaj rilatoj inter Francio kaj Maŭritanio», deklaris la maŭritanaj aŭtoritatoj, kiuj ne deziris esprimiĝi pri la kazo de Mohamed Cheickh Ould Mkheïtir.

        

Mohamed Cheickh Ould Mkheïtir ne dezirata en Maŭritanio

En artikolo publikigita en sia blogo en januaro 2014, Mohamed Cheick Ould Mkheïtir denuncis uzadon de la religio por pravigi la neegalecojn inter la kastoj, interalie damaĝe al lia, la maleminoj, klaso de forĝistoj, de kio li devenas. Ekde la 2a de januaro 2014, li estis malliberigita ĝis lia proceso, en la civila malliberejo de Nuadibu (Nord-Okcidente). Kvankam mortopuno ne plu estas aplikata en Maŭritanio de post 1987, manifestaciantoj postulis lian mortopunon dum kolektiĝoj en Nuakŝoto.

05/03/2019

Maŭritanio: petu de la maŭritania prezidento, ke li liberigu kaj protektu la blogiston Mohamed Mkhaïtir

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/mauritanio-petu-de-la-mauritania-prezidento-ke-li-liberigu-kaj-protektu-la-blogiston-mohamed-mkhaitir.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }