10/08/2019
Bildo: Mário Machado, novnazia ĉefo de la Nova Ordem Social, estas la organizinto de la konferenco.
En Lisbono okazis ĉi-sabaton 10an de aŭgusto, konferenco de pluraj eŭropaj ekstremdekstraj partioj. Tiu evento estigis protestmovadon.
Tiu konferenco kunigis ekstremdekstrajn ĉefojn de pluraj landoj, inter kiuj Francio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando kaj Bulgario.
Ĝi estis organizita de la portugala movado Nova Ordem Social (Nova Socia Ordo), kies blogo anoncis partoprenon kaj intervenon de la franco Yvan Benedetti, eks-estro de la ekstremdekstra grupeto (malfondita) L’œuvre française.
Mário Machado, fondinto de la Nova Ordem Social, perfekte scias okupi la gazetaran medion. Temas pri vera operaco, celanta fari bruon ĉirkaŭ tiu movado klare faŝisma, kies ĉefo estas la mentoro de la portugalaj Hammerskins, la plej radikalaj el ekstremdekstro.
La opoziciantoj alvokis al kontraŭ-faŝisma manifestacio en Lisbono
Kolektivo de ĉirkaŭ 60 organizaĵoj alvokis al kolektiĝo centre de Lisbono ĉi-sabaton posttagmeze, por protesti kontraŭ la parolado malkaŝe ksenofobia kaj rasisma, vehiklata de tiuj ekstremdekstraj grupoj kaj grupetoj.
La organizantoj volis malhelpi la ekstremdekstran konferencon, elvokante la artikolon 46 de la portugala konstitucio. Tiu artikolo malpermesas la kunvenojn de organizaĵoj rasismaj aŭ ideologie faŝismaj. Sed la ideo pri malpermeso dividas, ĉar laŭ kelkaj, ĝi atencas al esprimlibereco sankciita de tiu konstitucio. La portugala konstitucio aĝas nur 45 jarojn, kaj tiu esprimlibereco estas sakrala por la Portugalanoj.
La celo de la ekstremdekstra partio ĉefe estas propagando
La deputita baloto okazos la 6an de oktobro 2019, kaj Mario Machado, novnazia ĉefo de la Nova Ordem Social deziras profiti pri la politika scenejo. En lando, kie ekstremdekstro neniam sukcesis havi deputitojn de post la demokratia revolucio de 1974, kelkaj volas profiti de la bonaj rezultoj realigitaj de la ekstremdekstraj partioj en Francio, Germanio, Italio kaj eĉ nun en Hispanio, kies demokratia historio estas proksima de la portugala.
La apero de partioj aŭ koalicioj klare populismaj kaj ksenofobiaj dum la eŭropaj balotoj pasintan printempon montras, ke Portugalio ne plu estas nesentema je tiuj temoj. Machado, kiu estis punita je malliberejo pro trudakiro, surhavas nazian svastikon tatuitan sur la brako. Hodiaŭ, li kaŝas siajn tatuaĵojn sub la manikoj de siaj klasikaj ĉemizoj, sed Machado ne ŝanĝis sian ideologion. Nur la metodo ŝanĝiĝis, la danĝero estas la sama.