Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 août 2019 5 30 /08 /août /2019 19:47
Xinhua / Barcroft Media

30/08/2019

En Kaŝmiro, la barataj aŭtoritatoj arestis pli ol 4 000 personojn, politikulojn je ĉiuj opinioj aŭ aktivuloj pri Homaj rajtoj, de post la abolo de la regiona aŭtonomio. 

Ŝehla Raŝid estas terorigita kaj maltrankvila: ŝi loĝas en Nov-Delhio kaj kompilas la aferojn pri perfortoj, torturoj kaj arbitraj arestadoj, kiuj okazas en Kaŝmiro. Pri tiuj faktoj rakontas tiuj, kiuj revenas de tie, ĉar ĉiaj komunikiloj estas malŝaltitaj. Ankaŭ la prezidanto de la partio de la "Movado por la Kaŝmira Popolo" estis arestita, sen oficiala motivo. Kaj neniu scias, kie li estas.

«Laŭ la hindia leĝo, la aŭtoritatoj devas prezenti la arestiton al juĝisto en la 24 horoj, kiuj sekvas lian arestadon, eksplikas la politikistino. La juĝo tiam decidas pri lia plua enkarcerigo aŭ ne. Tamen la tribunaloj estas fermitaj. Tio signifas, ke ĉiuj arestadoj estas kontraŭleĝaj. La registaro do agadas kiel bando da ostaĝigantoj. Kaj se iu malaperas, ĝi povas nei lian arestadon».

 

Senprecedenca represio 

Ŝehla Raŝid konsideras, ke tiu senprecedenca represio kontraŭ la fundamentaj rajtoj de la Kaŝmiranoj terure similas al tio, kion la israela registaro suferigas al la Palestinanoj. «Same kiel la Israelanoj, tiu registaro perceptas Kaŝmiron, kiel sakran teron konkerindan al la islamanoj, komparas Ŝehla Raŝid. Kaj por tio, ili havas nenian konsideron por la kaŝmira popolo kaj ĝia identeco. Surterene, ili aliparte uzadas la israelan militan teknologion». Ŝehla Raŝid ĵus deponis apelacion ĉe la Ĉefkortumo por akiri nuligon de la abolo de aŭtonomio de Kaŝmiro.            

De post la 5a de aŭgusto 2019, Nov-Delhio trudas senprecedencan elirmalpermeson, kaj la loĝantoj plu estas parte izolitaj el la cetero de la mondo: la poŝtelefonoj kaj Interreto estas malŝaltitaj kaj la delokiĝoj estas limigitaj fare de militaj bariloj. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }