04/08/2019
Bildo: grupo de Jezidoj fuĝas la antaŭeniron de la ĝihadistoj norde de Irako, la 13an de aŭgusto 2014.
En Irako, antaŭ kvin jaroj, la jezida komunumo de Sinĵaro, okcidente de la lando, estis masakrita de la ĝihadistoj de la grupo Islama ŝtato. Tiu religia monoteisma malplimulto, kiu reprezentas kelkajn centojn da miloj da fideluloj, luktas hodiaŭ por aknoskigi la genocidan karakteron de la krimoj, kiujn ili suferis. Ekscesoj kvazaŭ sistemaj: amasaj murdoj, infanoj perforte varbitaj en la soldataro de la Islama ŝtato, kaj miloj da virinoj sekse sklavigitaj. Kvin monatojn post la defalo de la teritoria kalifejo en Sirio, multaj el ili plu estas malaperintaj.
Postvivanto decidis retrovi la spurojn de tiuj virinoj kaj infanoj.
Antaŭ kvin jaroj, la vilaĝo de Idriss Koŝo estis invadita de la ĝihadistoj. Dekoj el liaj najbaroj, estis mortigitaj de la terorisma grupo, iliaj edzinoj kaj gefiloj kaptitaj kaj sklavigitaj. De tiam, tiu postvivanto dediĉas sian vivon retrovi la malaperintojn.
«Ebligi la sklavojn fuĝi estas tre komplike. De pluraj monatoj, la operacoj preskaŭ haltis. Antaŭe, IŜ posedis grandan teritorion, de Mosulo ĝis Ar-Raka, estis pli facile pro tio trovi kontaktojn kaj reaĉeti malliberulojn. Nun, la kalifejo defalis, kaj la ĝihadistoj dissemiĝis. Antaŭnelonge, ni retrovis jezidan virinon en Idlib, Sirio. Kaj ni scias, ke dekoj da aliaj plu estas en familioj, kiuj fuĝis en Turkion».
Por reaĉeti tiujn sklavojn, tiu Jezido devas interrilatigi kun dekoj da perantoj, kaj pagi plurajn milojn da dolaroj. Sed kelkaj malliberulinoj ne estas aĉeteblaj. Sur sia telefono, Idriss montras al ni foton de sia 9-jara filino, kun tranĉilo ĉe la gorĝo.
«La jordania familio, kiu kaptas ŝin, plu estas en Sirio, en areo kontrolata de la ĝihadistaj milicoj. Ili konas mian laboron, scias ke mi helpis centojn da virinoj fuĝi, kaj por venĝi, ili ostaĝigas ŝin. Sed nenio haltigos min. Se necese, mi foroferos mian filinon por plu savi la filinojn de la aliaj».
Same kiel la filino de Idriss Koŝo, preskaŭ 3 000 virinoj kaj infanoj plu estas malaperintaj. Kelkaj, kaptitaj tre junaj de la terorisma grupo kaj spertinte cerbolavadon, eĉ ne scias, ĉu ili estas Jezidoj.

http://www.rfi.fr/moyen-orient/20190803-reportage-irak-trace-femmes-enfants-yezidis-enleves-EI
https://www.youtube.com/watch?v=kh0q2AEog2U
