
27/08/2019
De post la 19a de aŭgusto, kaj denove lundon 26an de aŭgusto, ĉiuj urboj de la indonezia provinco Okcidenta Papuo estas scenejo de perfortaj manifestacioj kontraŭ la indoneziaj aŭtoritatoj. Tiu regiono situiĝas ekstrem-oriente de Indonezio, norde de Aŭstralio. Temas pri teritorio granda kiel duono el Francio, kaj priloĝata de Papuanoj, la indiĝena loĝantaro. Ili estas pli ol du milionoj, kaj reprezentas duonon el la tuta loĝantaro.
Same kiel en multaj landoj de la mondo, la mobilizado organiziĝis pere de la sociaj retoj. De preskaŭ semajno, miloj da Papuanoj senhalte kolektiĝas. La rebato de la indonezia centra potenco estis malŝalti Interreton. Parte je la komenco, poste tute. Pro tio la aliro al ĉiutagaj informoj estas tre malfacila.
Papuaj studentoj komparataj kun simioj kaj porkoj
En tiu afero, rasismo havas grandan influon. Kelkaj membroj de la indonezia polico eĉ malkaŝe plenumas rasisman agadon. Provokis tiun ribelon, polica kaj milita interveno en dormejoj de papuaj studentoj, kore de la urbego Surabajo, sur la ĉefa indonezia insulo, Ĵavo. En video, kiu fariĝis virusa, militistoj estas aŭdeblaj, komparante la studentojn kun «simioj», «porkoj» kaj «hundoj».
Laŭ la Papuanoj, tio malkaŝas politikon, kiu konsideras ilin subgradaj civitanoj. Pro tio, la kolero estis tuja kaj spontana en ĉiuj regionoj de okcidenta Papuo. Oficialaj konstruaĵoj estis fajrigitaj, komercejoj kaj bankoj estis frakasitaj. Ankaŭ alfrontiĝoj okazis sporade kun la polico. La indonezia prezidento aliparte deplojadis 1 200 helpantajn soldatojn, kaj sendis surloken la ĉefon de la polico kaj de la armeo.
Kolonialismaj spuroj
Tiu papua loĝantaro postulas minimume pli bonan konsideron, kaj maksimume akiron de sendependeco. Temas pri antaŭnelonga kolonialismo. Nov-Gvineo estas granda insulo, kiu estis partigita fine de la 60aj jaroj kaj komence de la 70-aj. La orienta parto akiris sendependecon: ĝi nomiĝas Papuo-Nov-Gvineo. La okcidenta parto, post la foriro de la nederlandanoj, estis aneksita de Indonezio, parte ĉar ĝi estas riĉplena je oro, kupro kaj ligno.
La indiĝena loĝantaro estis marĝenigita, eĉ mistraktita, kvankam la elektra kaj voja retoj disvolviĝis. Antaŭ du jaroj, 70% el la Papuoj subskribis peticion, kiu postulas referendumon pri sendependeco. Indonezio kompreneble rifuzis.

