Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 août 2019 5 16 /08 /août /2019 19:36
Philip Fong / AFP / Getty Images

16/08/2016

Pasintan lundon, miloj da nigre vestitaj por-demokratiaj manifestaciantoj, invadis la flughavenon de Honkongo. Multaj surhavis novan akcesoraĵon por denunci la policajn perfortojn.

De kvar tagoj, homamaso plenplenigas la halojn de la honkonga flughaveno. Lundon 12an de aŭgusto, pli ol 5 000 personoj invadis la flughavenon por mobiliziĝi favore al demokratio, kaj postuli demision de la registarestrino Carrie Lam. Tiu kolektiĝo estis tiel ampleksa, ke la flughaveno estis devigata nuligi ĉiujn flugojn, alvenantajn kaj forirantajn.        

Plejparte el la manifestaciantoj surhavis nigrajn vestojn, kiuj karakterizas la movadon, kaskojn de sekureco aŭ de konstruado, gasmaskojn, adoptitajn semajnon post semajno, de post la komenciĝo de la movado, antaŭ du monatoj.  

De post la komenciĝo de la semajno, nova akcesoraĵo kuniĝis kun la arsenalo de la manifestaciantoj: sur la muroj, la pilieroj de la flughaveno kaj la afiŝtabuloj, ĉie troviĝas la sama slogano: «Okulon kontraŭ okulo».

Peco de teksaĵo, ofte makulita per falsa sango, estas rekta omaĝo al la flegistino grave vundita ĉe la vizaĝo dum la interpuŝiĝoj dimanĉon vespere. La protestantoj asertas, ke ŝi estis tuŝata ĉi-vespere de ĵetaĵo pafita de la polico, bean bag round (saket-pafaĵoj).

Laŭ onidiroj, la junulino, kiu ne estis identigita, perdis la vidkapablon. Bildoj de ŝia vizaĝo, sangobanita, dum ŝi kuŝis surgrunde, rapide disvastiĝis  en la sociaj retoj de la aktivuloj kaj de Interreto. Laŭ la manifestaciantoj, la bildoj estas simbolaj de la misproporcia perforto uzata de la aŭtoritatoj kontraŭ la mobilizitaj civitanoj.

«La polico de Honkongo mortigas nin», estas legeble sur afiŝtabulo portata de manifestacianto. «Honkongo ne plu estas en sekureco», diras alia.

De vendredo, la manifestaciantoj okupas la internacian flughavenon de Honkongo, la oka plej frekventata en la mondo. Tiu loko estis elektita de la manifestaciantoj, ĉar laŭ ili, la policistoj ne pafos plorindajn gasojn proksime de fremdaj vojaĝantoj.

 

Perforta spiralo inter manifestaciantoj kaj policistoj 

Dimanĉon, la polico pafis plorindajn gasojn en la komercaj stratoj kaj interne de metroo-stacio. Aparte ŝokis ankaŭ la perforta interveno de policistoj, alivestitaj kiel manifestaciantoj.

Manifestaciantoj rebatis per fajrestingiloj aŭ akvumtuboj por aspergi la policistojn. Ili ankaŭ ĵetis al ili brikojn kaj aliajn ĵetaĵojn. Respondeculo de la honkonga registaro anoncis, ke 45 personoj estis vunditaj en la alfrontiĝoj, inter kiuj du en grava stato.

Pli ol du monatojn post la komenciĝo de la protestmovado kontraŭ leĝprojekto pri ekstradicio al Ĉinio, hodiaŭ interrompita, la nivelo de perforto kreskis ambaŭflanke: la manifestaciantoj de nun sisteme konstruadas barikadojn, kaj ĵetas diversajn objektojn al la polico, kiu rebatas pafante pli kaj pli da plorigaj gasoj kaj kaŭĉukaj kugloj. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }