Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 août 2019 6 31 /08 /août /2019 20:52
Lam Yik Fei pour le New York Times

31/08/2019

Ĉi-sabaton 31an de aŭgusto, la manifestacio turnis al tumulto.  Vendredon, la gvidantoj de la opozicio estis arestitaj.

Miloj da por-demokratiaj aktivuloj defiis la malpermeson, kaj okupadis la stratojn de la brita eks-kolonio, tagon post la arestado de pluraj gvidantoj de la movado. La polico provis disigi ilin per plorigaj gasoj kaj akvokanonoj.

La manifestaciantoj ĵetis ŝtonojn kaj brulbotelojn al la policistoj, apud la sidejo de la registaro, provante forpuŝi la barilojn, dum dekoj da miloj da personoj paŝadis en aliaj kvartaloj de la brita eks-kolonio.

«Reakiri Hongkongon, niatempan revolucion», skandis la manifestaciantoj, kelkaj nigre vestitaj, la simbola koloro de la movado.

La polico uzadis bluan produktaĵon pafitan de akvokanono al la manifestaciantoj, por marki ilin kaj verŝajne aresti ilin poste.    

La polico pravigis la malpermeson de la sabata manifestacio, emfazante la perfortojn, kiuj okazis pasintan dimanĉon, la plej gravajn de post la komenciĝo de la movado en junio. La aŭtoritatoj tamen avertis la loĝantojn pri risko de «gravaj perturboj».

Por defii la malpermeson, alvokoj estis lanĉitaj por organizi religiajn kolektiĝojn, kiuj ne necesigas la samajn permesojn. Kaj komence de la post-tagmezo, pluraj miloj da personoj grupiĝis en stadiono de la kvartalo Ŭanĉaj (centro)    

Prevente al kolizioj, la polico starigis novajn barilojn ĉirkaŭ la Kunliga buroo, kiu grupigas la agentejojn de la ĉina centra registaro de la brita eks-kolonio. Ĝi ankaŭ deplojadis akvokanonojn.

Sabaton, krom la malpermeso manifestacii, la por-demokratia movado estis ŝokita de la antaŭtaga razio, dum kiu kvin ĉefaj aktivuloj kaj tri deputitoj estis arestitaj.

Vendredon, por la unua fojo de post la komenciĝo de la mobilizado en junio, tri deputitoj ja estis arestitaj: Ĉeng Ĉung-taj, Au Nok-hin et Jeremy Tam.

Sume, pli ol 900 personoj estis arestitaj de post junio.

Internacia Amnestio denuncis «taktikojn celantajn dissemi timigon, rekte elirantajn el la ĉinaj manlibroj».   

16/08/2019

Honkongo: «Okulo kontraŭ okulo»: la nova grupiga signo, fronte al la policaj perfortoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/08/honkongo-okulo-kontrau-okulo-la-nova-grupiga-signo-fronte-al-la-policaj-perfortoj.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }