25/08/2019
Sabaton en Dresdeno, Saksio, ĉirkaŭ 35 000 manifestaciantoj laŭ la organizantoj, manifestaciis kontraŭ rasismo, semajnon antaŭ la regionaj balotoj, en kiuj ekstremsekstro povus akiri sukceson en sia influloko de eks-GDR.
En kvieta etoso, multtendencaj manifestaciantoj, NROj, artistoj, sindikatanoj kaj politikaj respondeculoj unuiĝintaj en la alianco #Unteilbar («nedividebla» en la Esperanta) manifestaciis kore de la urbo Dresdeno, en Saksio.
La mobilizado ŝajne superis la atendojn de la organizintoj. Per la agadvorto «Solidareco anstataŭ forĵeto: por socio malferma kaj libera», la manifestacio kolektis laŭ ili 35 000 manifestaciantojn, kvankam ili atendis ĉirkaŭ 10 000 personojn.
La polico anoncis, ke ĝi liveros neniun taksadon.
En la kolektiĝo floradis afiŝtabuloj kiel «rasismo ne estas alternativo» aŭ «nenia loko por la nazioj».
La kunteksto estas streĉiteca, dum la opinisondoj antaŭvidas novan balotan sukceson por la kontraŭ-migranta partio "Alternativo por Germanio" (AfD) en la baloto de la 1a de septembro en Saksio, kaj en la apuda federacia lando Brandeburgo.
Laŭ la lastaj enketoj, la ekstremdekstra organizaĵo situiĝas ĉe la dua pozicio en sia saksia influloko, malantaŭ la konservativuloj de la CDU, (Kristandemokrata Unio de Germanio), la partio de Angela Merkel. Laŭ la balotaj intencoj, kiuj atingas ĉirkaŭ 24%, la AfD povus pli ol duobligi sian rezulton kompare kun 2014.

