15/08/2019
Bildo: fresko pentrita en Milano memore al Carlo Giuliani, mortinta en julio 2001 en Ĝenovo dum la alfrontiĝoj inter karabenistoj kaj alimondismaj aktivuloj.
Vincenzo Vecchi estis arestita la 8an de aŭgusto 2019. Li partoprenis en 2001 en Ĝenovo al la manifestacio kontraŭ la G 8, poste en 2006 en Minalo al nepermesita kontraŭ-faŝisma manifestacio.
Liaj amikoj rifuzas «liveri lin al Salvini». Pasintan 8an de aŭgusto, itala naciano, kiu vivis de ok jarojn en komunumo, proksime de Rochefort-en-Terre, Morbihano, okcidenta departemento de Francio, estis arestita de la "Nacia brigado pri esploro de la fuĝantoj", kaŭze de du eŭropaj arest-mandatoj. La viro 46-jara, povus esti liverita de la franca justico al la italaj juĝaj aŭtoritatoj.
Vincenzo Vecchi, farbisto, estis kondamnita je 12 jaroj kaj ses monatoj da malliberejo en dua instanco en Italio en 2012, pro «rompado kaj difektado» kontraŭ posedaĵoj, dum la pintkunveno de la G8 en Ĝenovo en 2001, kaj pro partopreno al kontraŭ-faŝisma manifestacio, dum kiuj okazis perfortoj en Milano, en 2006.
La kontraŭ-kapitalisma eks-aktivulo estas enkarcerigita de post lia arestado en la malliberejo Vézin-le-Coquet apud Rennes. Vincenzo Vecchi aperis merkredon je la 11-a horo ĉe la apelacia kortumo de la ĉefurbo de la regiono Bretonio.
Membroj de la subtena komitato "Subteno Vincenzo" ĉeestis antaŭ la tribunalo. Tiu komitato rifuzas, ke la Italo fariĝu «ĉas-trofeo» por la ekstremdekstra ministro pri internaj aferoj Mattéo Salvini.
Laŭ la kolektivo, kiu defendas lin, Vincenzo Vecchi estis aprezata de la loĝantoj de Rochefort-en-Terre, kie li vivis «sen ia ajn problemo kaj plene sociigita». Aniĝinto de lia subtena komitato eksplikis, ke post la surprizo malkovri la pasintecon de Vincenzo, ni spertas hodiaŭ koleron kaj decidemon». «La akuzo ŝajnas al ni maljusta kaj misproporcia! Li estis kondamnita je 13 jaroj da malliberejo, nur ĉar li estis je la malbona loko en la malbona momento, kaj tiu indignigas nin», li aldonis.
La mobilizado, antaŭe limigita al sola Bretonio, poste disvastiĝis poste en la tuta lando. Vincenzo Vecchi ricevis subtenon ankaŭ de lia origina lando.

07/07/2012
Italio : perfortaĵoj dum G8 en Ĝenovo : policaj responsuloj kondamnitaj de Kasacia Kortumo

