06/08/2019
Bildo: JUSTICO!
Afiŝo: MALAPERO
21a de junio 2019 - La junulo 24-jara malaperis post polemika polica operaco, dum la nokto de la 21a ĝis la 22a de junio, muzika festo en Francio.
La Rajto-defendanto, Jacques Toubon, anoncis merkredon 10an de julio, ke li proceduros mem por enketi pri la malapero de la junulo, kiu ne plu montris vivosignon de post polemika polica operaco, dum la Muzika festo en Nanto (Loire-Atlantique), du semajnojn pli frue. Steve Maia Caniço, 24-jara, ne plu aperis de post la nokto de la 21a ĝis la 22a de junio, dum kiu li partoprenis teknomuzikan vesperon borde de la rivero Luaro.
Cirkaŭ la 4a horo kaj duono, interpuŝiĝadoj okazis inter partoprenantoj kaj policistoj, kiuj postulis haltigon de la muziko. Kelkaj junuloj asertas, ke ili troviĝis blindumitaj per nubo de larmigaj gasoj, dum multaj festantoj estis ebrietaj. Movado de paniko sekvis kaj pluraj festantoj falis en la riveron. Dek kvar personoj estis sukuritaj en la rivero Luaro fare de helpantoj dum la nokto.
29an de julio 2019 - la korpo de Steve Maia Caniço estas retrovita en la rivero Luaro.
La korpo elakvigita lundon 29an de julio en la rivero Luaro ja estas tiu de Steve Maia Caniço. La junulo 24-jara malaperis dum la nokto de la 21a ĝis 22a de junio en Nanto, nivele de la albordiĝejo Wilson post polica sturmo.
La aŭtopsio estis plenuminta kadre de juĝa informo malfermita ĉi-mardon.
3an de aŭgusto 2019 - Nanto: reveno al trankviliĝo post la manifestacio omaĝe al Steve
Dum la manifestacioj estis malpermesitaj sabaton 3an de aŭgusto sur la stratoj de la urbo-centro de Nanto (Loire-Atlantique), centoj da personoj tamen kolektiĝis por esprimi sian koleron post la morto de Steve, junulo, kies korpo estis retrovita en la rivero Luaro. «Kelkaj grupoj de manifestaciantoj plu ĉeestas ĉirkaŭ la urbo-centro. La perfortoj ĉesis, sed ili plu skandas sloganojn kontraŭ la polico».
40 arestadoj penumintaj de la policistoj
«La policistoj plu baras kaj sekurigas la aliron al la urbo-centro, kie la manifestacio estas malpermesita. Atendante tutan disiĝon, la nacia polico jam bilancis. Ĝi anoncis, ke ĝi efektivigis 40 arestadojn kaj certigas, ke polica komisaro estis vundita dum manifestacio kaj kolizioj», precizigas la surloka ĵurnalisto Hugo Puffeney.
Sabaton 3an de aŭgusto matene, permesita kolektiĝo okazis omaĝe al Steve sur la bordoj de la rivero Luaro.
