
29/08/2019
Jen la tri-dimensia rekonstruado de la vizaĝo (video), kiu apartenis al kranio de Aŭstralopiteko aĝa je 3,8 milionoj da jaroj, malkovrita en Etiopio. Tiu grava malkovro ebligos klarigi iom pli niajn sciojn pri prahistorio. Ĝi estas eksterordinara pro la «rimarkinde kompleta» stato de la kranio. Ĝi eĉ estas unu el la plej kompletaj fosilioj de homedoj ĝis nun malkovritaj, aĝaj je pli ol 3 milionoj da jaroj.
Laŭ kelkaj specialistoj, ĝi povus fariĝi tiel fama kiel tiuj de Tumaj aŭ Lucy. La kranio estis malkovrita en tiu loko en Afriko. Malaltstatura, ĝi ŝajne estis tiu de adolto, sendube maskla.
«Mia unua ideo estis, ke tiuj du pecoj perfekte alĝustiĝos ; mi prenis la superan makzelon kaj la kranion kaj «klik», jen perfekta kranio», eksplikas Yohannes Haile-Selassie, kiu laboras ĉe la Muzeo de Natura Historio de Klevlando, Usono.
Plian fojon, tiu grava malkovro perturbas nian vizion pri evoluado. La kranio estis trovita 55 kilometrojn for de tie, kie estis malkovrita Lucy, la famega aŭstralopiteko aĝa je 3,2 milionoj da jaroj. Tio signifas, ke ambaŭ specioj kunvivadis en tiu regiono de Afriko. Ĉu Lucy kaj la nova fosilio, nomita MRD, konkurencis por manĝaĵo aŭ spaco? La studado nur komenciĝas.

20/05/2019
Etiopio : malkovro de aŭstralopiteko simila al la famkonata Lucy