Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 août 2019 5 02 /08 /août /2019 15:01
REUTERS/Diego Ramos

02/08/2019

Bildo: Peruanoj manifestacias kontraŭ la mino Tia Maria en Arequipa, junio 2019.

En 2018, ĉar ili defendis la naturmedion, pli ol 160 personoj mortis en la mondo. Tio reprezentas pli ol tri krimojn ĉiusemajne: jen la malĝoja bilanco malkaŝita pasintan mardon fare de la NeRegistara Organizaĵo Global Witness.

Aluisio Sampaio Dos Santos en Brazilo, Nixon Mutis en Kolombio, Agudo Quillio en Filipinoj, Rahmat Hakiminia en Irano,.. La 164 nomoj, skribitaj per blankaj literoj sur nigra fono, enkondukas la raporton de Global Witness. Ĉekape de la listo de la plej danĝeraj landoj, troviĝas Filipinoj. 30 aktivuloj pri medio estis murditaj pasintjare. 24 personoj estis murditaj en Kolombio, kaj 23 en Barato.

«Ni povas observi tiun fenomenon ĉie en la mondo: la defendantoj de la medio kaj de la teroj, inter kiuj multegaj estas reprezentantoj de la indiĝenaj popoloj, estas konsiderataj kiel teroristoj, huliganoj aŭ krimuloj pro la fakto, ke ili defendas siajn rajtojn aŭ pro la simpla kialo, ke ili loĝas sur teritorioj dezirataj de aliaj», denuncas Vicky Tauli-Corpuz en la raporto, speciala raportistino de UN por la rajtoj de la indiĝenaj popoloj.

Laŭ la jara raporto, la nombro de murdoj de medidefendantoj malkreskas, kompare kun la precedenca (207 viktimoj en 2017) sed ŝajne estas tre sub-taksita, ĉar multaj krimoj okazas en izolitaj regionoj, kaj ne estas devige registritaj.

 

Manifestacii kontraŭ la minaj projektoj, estas la plej riska iniciativo

La NRO listigis la diversajn luktojn de la murditaj aktivuloj. La minaj kaj ekstraktaj projektoj aperas je la unua rango de la listo, 43 personoj mortis luktante kontraŭ tiaj projektoj. La dua plej danĝera lukto koncernas agronutradon (21 murdoj), sekvata de akvo kaj baraĵoj (17 murdoj).

Laŭ "Global Witness", la plej murdita evento okazis en Barato, en la Ŝtato Tamil Nadu. 13 personoj estis murditaj dum manifestacio kontraŭ kupra mino.

En Filipinoj, la plej danĝera ŝtato, naŭ terkultivistoj de sukerkano, inter kiuj virinoj kaj infanoj, estis pafmortigitaj sur la insulo Negros, kaj ankaŭ ilia advokato kelkajn tagojn poste.  

 

La aktivuloj estas kriminaligitaj: «teroristoj kaj malamikoj de la Ŝtato»  

Krom la krimoj, la NRO denuncas ankaŭ la pli kaj pli intensan timigon suferitan de la medidefendantoj, silentigitaj aŭ enkarcerigitaj en multaj landoj. La raporto elvokas interalie la kazon de Irano, kie la defendantoj de la medio estas konsiderataj kiel teroristoj aŭ malamikoj de la Ŝtato, citante la kazon de naŭ aktivuloj malliberigitaj pro spionado.

"Global Witness" mencias ankaŭ la kazon de Unuiĝinta Reĝlando, kiu subpremas la manifestaciojn kontraŭ la amasa hidraŭlika fendado, modifante la naciajn leĝojn cele al malpermeso de kelkaj manifestacioj.

La rolo de la investistoj, kiel la bankoj pri disvolviĝo, estas ankaŭ kritikata. Kelkaj entreprenoj estas akuzataj, ke ili faciligas la malobservadon de la rajtoj de la aktivuloj.  

https://fr.euronews.com/2019/07/30/plus-de-160-personnes-assassinees-pour-avoir-defendu-l-environnement 

https://www.youtube.com/watch?time_continue=4&v=QJbIyn-7DNw

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }