Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 août 2019 4 08 /08 /août /2019 16:50
Ariel Schalit/The Associated Press

08/08/2019

Unu plian fojon, Israelo aprobis la konstruadon de loĝejoj en la setlaj kolonioj de Cisjordanio. Tiu decido instigas rekonsideri la duŝtatan solvon, palestina Ŝtato apud Israelo.

Ĉirkaŭ 600 000 israelaj kolonianoj vivas nun en Cisjordanio kaj Orienta Jerusalemo.  

La informo devenas de la movado "Pacon nun", NeRegistara Organizaĵo, kiu sekvas la dosieron pri la setlaj kolonioj. La israelaj aŭtoritatoj aprobis, laŭ la NRO, la konstruadon de pli ol 2 300 loĝejoj en la israelaj kolonioj de Cisjordanio. 

Laŭ "Pacon nun", tiu aprobo celas starigi obstaklon al la solvo de du Ŝtatoj, kaj kondukas post pli-malpli longa tempo al aneksado de almenaŭ parto de Cisjordanio.   

Kelkajn tagojn antaŭe, la israela Ĉefministro Benjamin Netanjahu promesis antaŭ naciismaj aktivuloj, ke neniu setlejo estos malkonstruita en Cisjordanio. 

Tiu promeso intervenas kadre de la kampanjo por la deputita elektado, kiu okazos venontan 17an de oktobro. Pasintsemajne, la israela kabineto pri sekureco aprobis unuanime vastan projekton de konstruado en Cisjordanio: pli ol 6 000 loĝejoj en la setlaj kolonioj.       

Sed la ministroj ankaŭ aprobis la konstruadon de 715 loĝejoj por palestinanoj en la areo C de Cisjordanio, sektoro sub israela administracia kaj sekureca kontrolo, laŭ la akordo de Oslo 2 de 1994. Tio estas senprecedenca fakto en la lastaj jaroj.

17/07/2019

La Palestinanoj esperas internacian subtenon por kontraŭi malkonstruaĵojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/07/la-palestinanoj-esperas-internacian-subtenon-por-kontraui-malkonstruajojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }