
09/08/2019
Sinjoro Prezidento,
Mi petas de vi, ke vi respektu la konstitucion kaj la internaciajn leĝojn ratifitajn de Brazilo, kaj garantiu la protektadon de la indiĝenaj teritorioj kontraŭ la neleĝaj invadoj kaj la eksteraj intervenoj tiel, ke la indiĝenaj popoloj havu de ili ekskluzivan uzadon.
Tio inkluzivas la teron de la nekontaktitaj popoloj. En Brazilo, vivas pli da nekontaktitaj popoloj ol en iu ajn alia lando sur la planedo. Iliaj teroj estu protektataj por eviti ilian genocidon, kaj ebligi al ili vivteni sin kaj prosperi.
La unuaj popoloj de Brazilo estas kore de via nacio, kaj ilia plua vivo gravas por la tuta homaro.
Mi transmetas la postulojn de la indiĝenaj popoloj de tuta Brazilo: bonvolu permesi al la FUNAI (Nacia Fondaĵo de la Indianoj), ke ĝi protektadu la teritoriojn de la indiĝenaj popoloj, kaj bonvolu certiĝi, ke iliaj rajtoj estu plene respektataj.

Portugala
https://www.survivalbrasil.org/peticoes/pareogenocidioindigena
Hispana
https://www.survival.es/recogidasdefirmas/stopgenocidiobrasil
Angla
https://www.survivalinternational.org/petitions/stopbrazilsgenocide
Franca
https://www.survivalinternational.fr/petitions/stoppezgenocideaubresil


