Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 juillet 2019 3 24 /07 /juillet /2019 16:47

24/07/2019

La usona Ŝtatsekretario Mike Pompeo vizitis Meksikon. Ĉi-okaze, li agnoskis la klopodojn efektivigitajn de Meksiko por redukti kaj kontroli la fluadon de centramerikaj migrantoj.  

Tiu nova politiko estas konsekvenco de la intertraktado, kiu okazis pasintan 7an de junio inter Meksiko kaj Usono. Tiu akordo ebligas eviti la doganan imposton profite de Vaŝingtono, koncerne ĉiujn meksikajn varojn. Interŝanĝe de tio, la registaro de la prezidento Lopez Obrador engaĝiĝis konduki restriktan politikon pri migrado, bazita sur sekureco. Por fari tion, li deplojadis 15 000 soldatojn kaj naciajn gvardiojn laŭ sia landlimo kun Usono, kaj 6 000 laŭ sia suda landlimo kun Gvatemalo.

      

La meksika registaro kontenta pri la situacio 

Meksiko vere sukcesis redukti tiun migradan fluadon. Pretendas tion, ja la meksika registaro. Baziĝante sur statistikoj, ĝi anoncis lundon, ke la nombro de migrantoj, ĉefe centramerikaj, malkreskis je 36%. Fakte komence de junio, preskaŭ 3 900 inter ili alvenis ĉiutage ĉe la norda landlimo, monaton poste, ilia nombro malkreskis ĝis 2 600.      

Tamen, kelkaj organizaĵoj de migrantoj, konsideras tiun nombron trompa. Ĉar la registaro ne mencias la altiĝon de la nombro de sendokumentuloj, kiuj estis arestitaj aŭ elpelitaj dum tiuj lastaj semajnoj, post la nova politiko pri migrado plenumita de Meksiko.  

 

La azilpetantoj atendas en Meksiko 

La situacio ĉe la landlimo kun Usono estas pli kaj pli komplika. Pasintan februaron, Vaŝingtono arbitre decidis, ke ĝi resendos al Meksiko la migrantojn, kiuj petis azilon en Usono. La akordo de la 7a de junio instituciigis tiun praktikon. Kaj la usonaj aŭtoritatoj multobligis tiujn elpeladojn dum la lastaj semajnoj. Pro tio, jam 20 000 el ili atendas, sur la meksika teritorio, traktadon de ilia dosiero fare de la usona justico.

Tiu atendado, kiu povas daŭri monatojn, eĉ jarojn, ofte estigas malesperon de la migrantoj, kiuj finfine prenas ĉiajn riskojn por atingi Usonon kaŝe. Kaj ja tio kaŭzas dramojn, kiel tiu de la salvadora patro kaj ties 2-jara knabino, kiu fine de junio, dronis en la rivero Rio Grande.         

 

Migrantoj pli kaj pli vundeblaj

Ĉar ili spertas ĉiam pli da malfacilaĵoj por trapasi la landlimon, blokitan de naciaj gvardioj, ili devas trovi novajn pasejojn. Kaj do uzadi vojojn multe pli danĝerajn, riske de sia vivo! 

09/05/2019

Meksika/Usona landlimo: Pli ol 100 000 migrantoj arestitaj en aprilo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/meksika/usona-landlimo-pli-ol-100-000-migrantoj-arestitaj-en-aprilo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }