01/07/2019
Pasintan dimanĉon, flagoj, balonoj, plumoj kaj ĉielarkaj strasoj invadis la Novjorkajn stratojn. La "Geja Fiero" de la «Dika pomo», plu estas same homplena kaj memorfestas ĉi-jare la 50 jarojn de la ribelego de Stonewall, komenco de la movado pri defendo de la GLATIaj personoj.
La 28an de junio 1969 frumatene, la klientoj de geja trinkejo en Greenwich Village, la Stonewall Inn, ribeladis kontraŭ la polica turmentado, estigante tagojn da ribeloj. Ilia rezistado naskis la nacian kaj tutmondan movadon por egaleco de la rajtoj de lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksemuloj, transgenroj kaj aliaj samseksemuloj.
La urbo Novjorko estis elektita ĉi-jare tutmonda ĉefurbo de la "Geja Fiero". Ĉirkaŭ 4 milionoj da vizitantoj interpuŝiĝis por memorfesti la duon-jarcenton de la ribelego de Stonewall.
https://fr.euronews.com/2019/06/30/la-gay-pride-de-new-york-commemore-les-50-ans-du-soulevement-de-stonewall#https://www.youtube.com/watch?v=t0mBqzzjHho