13/07/2019
Bildo: “NENIU HOMO ESTAS KONTRAŬLEĜA“
La usona polico pri migrado lanĉos dimanĉon vastan operacon de arestado de kaŝmigrantoj. Kutime, tiaj operacoj ne estas antaŭtempe anoncitaj, por ne alarmi la celitajn personojn. Sed ĉi-vendredon 12an de julio, la prezidento Donald Trump mem konfirmis la informon.
Monaton antaŭe, Donald Trump jam anoncis en Tvitero la tre baldaŭan arestadon de miloj da kaŝmigrantoj. Li unue rezignis pri la operaco fronte al la hezitemo de la agentoj pri migrado, kiuj kritikis la mankon de rimedo kaj la troloĝatajn akceptejojn.
Ĉi-foje, la prezidento eĉ precizigis la daton de la komenciĝo de tiuj amasaj arestadoj. «Tio estas grava operaco. Ĝi komenciĝos dimanĉon. Ni arestos milojn da personoj, aparte la membrojn de bandaĉoj. Do ni specife serĉos malbonajn individuojn, sed ankaŭ la homojn, kiuj eniris la landon kontraŭleĝe. Ili malobservis la regulojn, ili foriru», deklaris Donald Trump.
Laŭ la gazetaro, dek grandaj urboj, inter kiuj Ĉikago, Baltimoro, Novjorko, Hjustono, Los-Anĝeleso kaj Miamo, estos celitaj de la policaj operacoj. La demokratoj denuncas malhumanajn kaj senutilajn raziojn, kiuj havos kiel efikon, nur disvastigon de teroro en la migrada komunumo.
09/05/2019
Meksika/Usona landlimo: Pli ol 100 000 migrantoj arestitaj en aprilo
03/07/2019
Tutmondo fronte al la dramoj de la migrantoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/07/tutmondo-fronte-al-la-dramoj-de-la-migrantoj.html