
25/07/2019
De post la 12a de julio, la turka polico arestis pli ol 6 000 migrantojn, inter kiuj plimulto da sirianoj, kiuj vivas en Istanbulo «kontraŭleĝe».
Turkio agas tiel unuafoje, dum ĝi akceptas pli ol tri milionojn kaj duonon da Sirianoj, inter kiuj 550 000 en Istanbulo.
Multaj observantoj opinias, ke ligilo ekzistas inter tiuj arestadoj kaj la malsukceso de la partio de la prezidento Recep Tajip Erdoğan en la municipaj balotoj de Istanbulo en junio. La akcepto de la Sirianoj estis grava zorgiga temo ĉe la voĉdonantoj.
Firmaj aranĝoj de la registaro
Tiujn lastajn tagojn, la Sirianoj de Istanbulo, kiuj ne registriĝis, evitas forlasi sian hejmon. La antaŭnelonga amasarestado, unuafoje okazinta de post la alveno de la unuaj rifuĝintoj ok jarojn antaŭe, intervenas sur fono de kontraŭ-siria sento. Ili ankaŭ okazas monaton post la malvenko de la reganta partio en la municipaj balotoj de Istanbulo.
Laŭ la esploristoj Omar Kadkoy, specialigita pri tiuj demandoj, rekta ligilo ekzistas inter ambaŭ eventoj: «la registaro, per tiuj firmaj aranĝoj, kaj strikta aplikado de la reguloj kontraŭ la Sirianoj, kiuj ne registriĝis, sendas mesaĝon por diri: «Eĉ se ni perdis la ĵusajn municipajn balotojn, ni plu regas la situacion».
Malfortika statuso por la Sirianoj de Turkio
Laŭ la esploristo, la arestadoj ilustras ankaŭ la malfortikecon de la statuso de la Sirianoj en Turkio. Laŭleĝe, ili ne estas «rifuĝintoj», sed sub «provizora protekto».
«La statuso de provizora protekto profitas nek al la Sirianoj, nek al la registaro, nek al la turkoj. Ni suferas mankon de politikoj pri integriĝo. La antaŭnelongaj arestadoj ne signifas, ke subite, la kapablecoj de la registaro por aplikigi la regulojn kreskas. Ĝi signifas nur, ke ĝis nun, ĝi ne deziris aplikigi ilin» eksplikas Omar Kadkoy.
Ĉi-semajne, la prefektejo de Istanbulo lanĉis ultimaton al la Sirianoj, kiuj vivas en la urbego, dum ili estas registritaj en alia provinco: ili forlasu Istanbulon antaŭ la 20a de aŭgusto.
Siaflanke, la aŭtoritatoj dementas, ke ili sendis Sirianojn al ilia lando, dum Neregistaraj Organizaĵoj asertas, ke ili konstatis dekojn da tiaj kazoj.

