
30/07/2019
La municipo Aliağa, distrikto de Izmiro en Turkio, maldungis membrojn de la sindikatoj sen ia ajn leĝaj bazoj. Krom la maldungoj, la urbestro elektita antaŭnelonge, devigis la laboristojn forlasi sian sindikaton, kaj kuniĝi kun alia. La laboristoj aniĝas al la sindikato DISK/Genel-İş de post 1998.
La nombro de maldungoj atingis 187 la 24an de julio. La laboristoj strikpostenas de la 20a de majo. Ili postulas restarigon kaj respekton de la rajtoj kaj de la sindikataj liberecoj.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4195

Retmesaĝo
S° Serkan Acar, urbestro de Aliağa,
Vi maldungis 187 membrojn de la sindikato DISK/Genel-İş sen ia ajn leĝa bazo. Krome, vi tute ne atentigas la postulojn de la laboristoj, kiuj strikpostenas de post la 20a de majo.
Estas sciate, ke praktikoj ekzistas, kiel modifo de la taskoj en la laborloko, aŭ devigo por la laboristoj forlasi la sindikaton Genel-İş kaj aniĝi al alia sindikato. Temas pri malobservado de la turka konstitucio kaj internaciaj traktatoj, kaj malobservado de la rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.
Mi subtenas la peton de la sindikato pri reenpostenigo de la laboristoj, kiun vi kontraŭleĝe maldungis, kaj pri respekto de la laboristaj rajtoj.

Partnerece kun la Konfederacio de la progresemaj sindikatoj de Turkio (DISK),

Genel-İş – la Sindikato de la dungitoj en publikaj servoj de Turkio,

la Internacio de la publikaj servoj (PSI)

kaj la Eŭropa federacio de la sindikatoj de la publikaj servoj (EPSU).