
23/07/2019
En Sirio la nova ofensivo de la armeo de Baŝar Al-Asad, apogita de la rusiaj aviadiloj, okazigis dekojn da civilaj viktimoj, inter kiuj Anas Al-Diab, volontulo de la Blankaj Kaskoj kaj ĵurnalisto-civitano.
Omaĝo al juna siriano mortigita dimanĉon sub la bomboj
Tiu viro nomiĝis Anas Al-Diab, li estis 23-jara. Anas vivis en la regiono Idlib, nord-okcidente de Sirio. Same kiel tiuj sirianoj, kiuj ne forlasis la batalon por libereco malgraŭ jarojn da milito, li engaĝiĝis kiel civitano, fotisto, kaj sukuristo ene de la Blankaj Kaskoj.
Anas Al-Diab estis mortigita dimanĉon dum tiuj bombadoj, kiuj de post la pasinta semajnfino, ruinigas denove tiun provincon Idlib kontraŭ la lastaj rezistejoj al la siria reĝimo kaj ties rusiaj aliancanoj. En la omaĝo de la usona televidkanalo CNN, la junulo aperas kiel unu el la lastaj volontuloj, kiuj sukcesis diskonigi ekstere de Sirio bildojn de la dramo plu suferita de la civitanoj kaptitaj de tio, kio estis deklarita «senarmigitaj areoj», «sekurecaj areoj», intertraktitaj pasintjare inter batalantoj, sed kiuj prefere utilas kiel taŭgaj celoj por la siriaj kaj rusiaj aviadiloj.
La retpaĝo Al Jazeera informas, ke hieraŭ la bomboj denove falis sur legombazaron, en la vilaĝo Maarat A-Numan, ke en la ruinaĵoj la Blankaj Kaskoj trovis la korpojn de 36 civiluloj, inter kiuj 3 infanoj. Rusio ja dementas ĉian implikon en tiuj bombadoj. Laŭ la FAN, la rusia federala novaĵagentejo, tio estis nur «precizaj bombadoj kondukitaj de la sola siria aviadilaro kontraŭ identigitaj celoj de radikalaj islamistaj batalantoj kaj pro-turkaj».
Sed laŭ tiuj, kiuj atestas surloke, nenia dubo ekzistas, tiu nova ofensivo, kiu falegas sur la regionon Idlib, kaj okazigis pli ol 50 mortintojn nur hieraŭ, kaj kvalifita de Al Jazeera «senlima krueleco» ja implikas Rusion. Tamen finfine, ĉu la bomboj venis de Damasko aŭ de Moskvo, tio nenion ŝanĝos al la malĝojo de ĉiuj, kiuj omaĝas lin de du tagoj.
Elvokante la dolĉan rigardon, per kiu li rigardis la martirigitajn infanojn de Idlib, CNN publikigis denove kelkajn el liaj plej okulfrapaj fotoj.
«Lia sola vivmotivo, estis montri al la mondo, kio vere okazas en Sirio», deklaris unu el liaj sukuristaj kamaradoj ĉe la prestiĝa franca novaĵagentejo AFP, kiu regule kunlaboris kun tiu, kiu fariĝis tute logike ĵurnalisto-civitano. La lasta foto elektita de CNN ne estis fotita de Anas Al-Diab, sed montras lian funebron: ni vidas la blankan kaskon, kiu akompanis lin ĝis lia tombo.

18/06/2019
Sirio: savi Idlib!
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/06/sirio-savi-idlib.html

01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html
Video: 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro