Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 juillet 2019 4 18 /07 /juillet /2019 15:15
AGENCEQMI

18/07/2019

La klimata ŝanĝiĝo havas rilaton kun tiu escepta altiĝo de la temperaturoj, opinias meteorologo de la kanada ministrejo pri medio.

Tio estas «absoluta rekordo de varmo» en tiu meteorologia stacio. Dimanĉon  14an de julio en Alert, Kanado, plej norda loĝata loko de la planedo, malpli ol 900 kilometrojn for de la Norda poluso, la termometro atingis 21°C. «Statistike, tio estas sufiĉe eksterordinara, kaj ekzemplo inter centoj kaj centoj da aliaj rekordoj okazintaj pro la klimata ŝanĝiĝo», substrekis Armel Castellan, meteorologo ĉe la kanada ministrejo pri medio.

Alert, tiu konstanta militbazo instalita sur la 82-a paralelo, utilas interalie al interkaptado de la rusiaj komunikiloj, kaj gastigas meteorologian stacion de post la jaro 1950. Tiu loko spertis 21°C la 14an de julio, kaj 20°C la 15an de julio: «Ni neniam vidis tion», deklaris S° Castellan. Mardon, tagmeze, la termometro jam indikis 17°C.             

 

Averaĝa temperaturo en julio estas 3,4°C 

Tiaj temperaturoj en la Nordo «estas ekstreme surprizaj», des pli ke «de antaŭ semajno kaj duono, ili estas multe pli varmaj ol kutime». La antaŭa rekordo de 20°C, okazis la 8an de julio 1956, sed de post 2012 pluraj tagoj registris temperaturojn inter 19°C kaj 20°C en tiu stacio situanta sur la bordoj de la Arkta Oceano.  

En Alert, la kutima ĉiutaga averaĝa temperaturo por julio estas 3,4°C, kaj la maksimumaj estas 6,1°C. La nuna ondo da varmo eskplikiĝas per «kresto de alta premo», kiu restadas sur Gronlando. Tio estas «sufiĉe escepta», kaj «ebligas havi sudajn ventojn» sur la Arkta oceano, mencias S° Castellan.      

«La klimata ŝanĝiĝo havas tre malrektan aŭ rektan influadon al tiu rekordo, kompreneble», des pli ke Arkto varmiĝas trioble pli rapide ol la aliaj regionoj de la Planedo, emfazas la meteorologo. Tio estas laŭ li plia demonstrado, ke drasta reduktado de la emisioj de karbono ja urĝas.    

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }